Museum Aan de Stroom

Belga muzeo, situanta en Vlaanderen, provinco Antwerpen.
• Plennomo: Museum Aan de Stroom.
• Prononco: [ʼmyze,ɔm ʼɑ:n ʼdǝ ʼstro:m].
• Adreso: Hanzestedenplaats 1, 2000 Antwerpen.


Situanta en Antwerpen, la Museum Aan de Stroom estas antropologia, etnografia kaj mara muzeo, inaŭgurita en 2011. La planoj de tiu konstruaĵo estas starigitaj de la oficejo NEUTELINGS-RIEDIJK Architecten el Rotterdam. Tie oni montras kolektojn de pluraj muzeoj.