PEERAERTS Paul

Belga esperantisto kaj lingvisto (Antwerpen 1946).
• Plennomo: Paul PEERAERTS.
• Prononco: [ʼpɔl ʼper,arts].


Paul PEERAERTS estas unu el la malmultnombraj “profesiaj esperantistoj”. Unue li studas modernajn lingvojn ĉe la Karel de Grote Hogeschool en Antwerpen. Poste, li laboras profesie kiel entreprena ĵurnalisto ĉe la firmao Agfa-Gevaert, inter la jaroj 1971 kaj 1979.

Jam li esperantistiĝas en 1965. Poste Paul PEERAERTS fariĝas redaktoro de la nederlandlingva revuo «Esperanto-Panorama» (de 1970 ĝis 1990) kaj de la esperantlingva revuo «Sonorilo» (de 1972 ĝis 1974). En 1971, li tradukas la kurson «Esperanto programita: cursus voor zelfstudie» de Hermann BEHRMANN, el la germana al la nederlanda lingvo. Intertempe, li estas prezidanto de la esperanta grupo La Verda Stelo en Antwerpen de 1976 ĝis 1979. Dum tiu jaro, li ankaŭ eklaboras kiel direktoro de la Grafika Centro Antverpeno kaj de la Flandra Esperanto-Ligo.

De la fondo de la internacia revuo «Monato» en 1980, Paul PEERAERTS kunlaboras en ĝia koncepto, parte kiel redaktoro (de la rubrikoj “Recenzoj” (1992-1995), “Noticoj” (1992-1997) kaj “Leteroj” (2006 ĝis nun)) kaj parte kiel redakcia sekretario.

Kiam Interreto populariĝas, Paul PEERAERTS verkas kelkajn broŝurojn por komencantoj, kiel «Interreto... inter kio?» (angle, esperante, france kaj nederlande) kaj «Malgranda manlibro pri HTML» (esperante). Ekde 2007 li ankoraŭ estras la esperantlingvan teamon de tradukistoj ĉe la franca socioretejo Ipernity. Tie li skribas dulingvan blogon (esperante kaj nederlande) kaj alŝutas centojn da belaj fotografaĵoj...