Église Saint-Augustin

Belga preĝejo, situanta en Bruxelles.
• Plennomo: Église Saint-Augustin.
• Prononco: [ʼegli:z ʼsɛ̃t - o:gysʼtɛ̃].
• Adreso: Place de l'Altitude 100, 1190 Forest.


En la urbo Forest situas la kulmina punkto de la brusela regiono, la Altitude 100, sur kiu staras la impona Église Saint-Augustin, sola religia konstruaĵo en la kvartalo el la stilo Dekora Arto, konstruita en 1935 de la arkitektoj André WATTEYNE kaj Léon GUIANNOTTE.