Élisabeth I

Belga reĝino el franclingva esprimo (Possenhofen {DE} 1876 – Bruxelles 1965).
• Plennomo: Élisabeth (Gabriele) (Valérie) (Marie) (VON) (WITTELSBACH).
• Prononco: [elizaʼbɛt (gabriʼɛl) (vaʼleri:) (ʼmari:) (ʼvɔn) (ʼvitǝls,baɣ)].
• Titolo: Élisabeth I DE BELGIQUE en franclingvo, Elisabeth I VAN BELGIË en nederlandlingvo kaj Elisabeth I VON BELGIEN en germanlingvo.


Élisabeth estas la filino de Carl Theodor IN BAYERN kaj de Maria José DE BRAGANÇA. Ŝi studas ĉe la edukpensiono Sint Jozef en Zandberg. Ankaŭ ŝi lernas la muzikon (piano kaj violono), parolas tri lingvojn (la anglan, la francan kaj la germanan) kaj ŝatas la belartojn (pentrarto kaj skulptarto).

Okaze de la funebra ceremonio de ŝia onklino Sophie IN BAYERN en Majo 1897, Élisabeth renkontas la princon Albert, nevon de la reĝo Léopold II. La edziĝo estas celebrita la 2an de Oktobro 1900 en München. Poste ŝi naskigas tri infanojn: la reĝonto Léopold III, Charles-Théodore kaj Marie-José.

En 1909, post la aliro de Albert I sur la trono de Belgio, ŝi fariĝas reĝino Élisabeth I. De tiam, ŝi alportas helpon kaj subtenon al edzo, kiun devas plenumi sian devon kiel ŝtatestro. Plie, ŝi interesiĝas pri la arta, la intelekta kaj la muzika vivo en la lando, ofte gastigante la pentristo Eugène LAERMANS, la poeto Emile VERHAEREN kaj la violinisto Eugène YSAΫE.

Dum la Unua Mondmilito, eĉ se ambaŭ estas el germana origino, la edza paro rifuzas forlasi la landon kaj loĝas en De Panne, malantaŭ la tranĉeoj de la riverego IJzer. Tie Élisabeth I subtenas la soldatojn ĉe la fronto, flegas la vunditojn kaj monhelpas lʼHôpital de LʼOcéan. La reĝino ankaŭ ludas politikan rolon ĉar, sub la preteksto viziti siajn infanojn kiuj studas en Anglio, ŝi sendas konfidencajn mesaĝojn de sia edzo al la britaj aŭtoritatoj. Post la armistico en 1918, la gereĝoj spertas grandan popularecon kaj dankemon de la aliancaj ŝtatoj...

Poste, la reĝino realigas plurajn oficialajn kaj privatajn vojaĝojn tra la mondo. En Novembro 1919, kun ŝia edzo kaj la princo Léopold, ŝi iras al Usonon. Pasiigita de la antikva Egiptio, Élisabeth I ĉeestas en 1922 la malfermon de la tombo de Tutankhamun kaj subtenas la kreadon de la Fondation Égyptologique Reine Élisabeth, kiu ankoraŭ ekzistas. Ŝi estas ankaŭ respondeca pri la Fondation Médicale Reine Élisabeth kaj la Fonds Reine Élisabeth pour lʼAssistance Médicale aux Indigènes ĉe la belga Kongo. Aliflanke ŝi konvinkas la politikistojn konstrui la Palais des Beaux-Arts de Bruxelles, de la arkitekto Victor HORTA kaj inaŭgurita en 1928.

Post la morto de sia edzo Albert I en 1934, Élisabeth I ne plu estas la unua sinjorino de Belgio kaj emeritiĝas en sia kastelo, forlasante la regadon al sia bofilino. Tamen, post la morto de la reĝino Astrid en aŭgusto 1935, ŝi reprenas ĉiujn siajn aktivecojn kaj dediĉas pli da tempo al siaj orfaj genepoj Joséphine-Charlotte, Baudouin kaj Albert. Fine de la jaroj 1930, ŝi subtenas la kreadon de lʼOrchestre National de Belgique, de la Concours Musical International Eugène YSAΫE, de la Bibliothèque Royale Albert I kaj de la Chapelle Musicale Reine Élisabeth.

Dum la Dua Mondmilito, ŝi restas ĉe la Château de Laeken. Kvankam Élisabeth I estas kontrolita de la germana armeo sed povas moviĝi libere en Belgio kaj eksterlande. Dum la okupo de Belgio, inter 1940 kaj 1944, ŝi uzas siajn germanajn originojn por helpi kaj savi centojn da judaj infanoj, el la manoj de la nazioj. Kiam Bruxelles estas liberigita, ŝi permesas la instaladon de la ĝenerala kvartiro de la brita XXX Corps kaj de la generalo Brian HORROCKS en ŝia palaco. Post la milito, ŝi ricevas la titolon Righteous Among the Nations de la israela registaro...

Okaze de La Question Royale inter 1945 kaj 1950, Élisabeth I defendas la sintenon de sia unuenaskita filo Léopold III. Malgraŭ ke ŝi ne intervenas publike en la afero, por ne malhelpi la agadon de sia pli juna filo Charles, regento de Belgio, kun kiu ŝi havas malfacilajn rilatojn. En 1951, post la abdiko de la reĝo Léopold III, ŝi transloĝiĝas en la Château du Stuyvenberg.

La reĝino Élisabeth I estas famkonata por sia amo de la kulturo. Muzikistino kaj skulptistino dum sia libertempo, ŝi estas la amikino de multnombraj artistoj kaj verkistoj: kies Pablo CASALS, Jean COCTEAU, Colette, André GIDE, Maurice MAETERLINCK, Yehudi MENUHIN, ktp. En 1964 ŝi estas elektita ĉe lʼAcadémie Française des Beaux-Arts. Ŝia intereso por la medicino permesas ŝin ricevi la titolon de Doktoreco pro Honoro el pluraj universitatoj kaj de Honora Membro de lʼAcadémie Royale de Médecine de Belgique. Fine ŝi ankaŭ estas la amikino de la fizikisto Albert EINSTEIN kaj de la profesoro Albert SCHWEITZER.

Je la 23a de Novembro 1965, la reĝino Élisabeth I mortas en la Château du Stuyvenberg. Ŝi ricevas nacian kaj solenan funebroceremonion, kun la partopreno de multnombraj veteranoj, kiuj estas dankemaj pro ŝia subteno dum la du mondmilitoj. Ŝi estas entombigita, kiel ĉiuj la gereĝoj el Belgio, en la reĝa kripto de lʼÉglise Notre-Dame de Laeken.