ROBA

Belga desegnisto kaj scenaristo (Schaerbeek 1930 – 2006).
• Plennomo: Jean ROBA, artiste ROBA.
• Prononco: [ʼʒɑ̃ rɔʼba , rɔʼba].


En sia junaĝo, li estas leganto de la francaj revuoj Mickey kaj Robinson, kies la bildserio «The Katzenjammer Kids» tre influas lin. Tial ROBA ricevas edukon pri desegno, gravuro kaj ornamado. Poste, li laboras kiel ilustristo por diversaj magazinoj kaj reklamoj, jam en sia 16a jaraĝo.

De 1957, li kunlaboras en la Journal de Spirou, por tri bildrakontoj de la serio «Les belles histoires de l’Oncle Paul». Sed ROBA ankaŭ laboras por la magazino Bonnes Soirées, kie li daŭrigas la serion «Sa majesté mon mari», kiam Albert UDERZO forlasas ĝin. Por la eldonoj DUPUIS, li realigas mallongajn rakontojn kun Yvan DELPORTE kaj laboras por pluraj rakontoj de «Spirou et Fantasio» kun André FRANQUIN, kiu instruas al li la bazojn de bildrakonto.

Fine de 1959, kun la partopreno de Maurice ROSY, ROBA kreas «Boule et Bill», knabeton kaj hundon. Unue, ambaŭ personoj aperas sub la formo de malgrandaj rakontoj, en suplemento de la Journal de Spirou. Dankʼal ĝia sukceso, tiu serio estas publikigita kiel tradiciaj bildrakontoj, tradukitaj en pli ol 20 lingvoj por 25.000.000 da legantoj.

Inter 1962 kaj 1974 ROBA ankaŭ animas «La Ribambelle» dum 8 rakontoj. Tiu serio rakontas la aventurojn de ses buboj: Phil, Grenadine, Dizzy, Archibald, Atchi kaj Atcha. Rapide aperas la sekvantaj albumoj: «La Ribambelle gagne du terrain», «La Ribambelle en Écosse», «La Ribambelle sʼenvole», «La Ribambelle engage du monde», «La Ribambelle au bassin», «La Ribambelle aux Galopingos», «La Ribambelle enquête» kaj «La Ribambelle contre-attaque».

Suferante pro poliartrito en la mano li emeritigas en 2003. Tial li forlasas sian precipan bildrakonton «Boule et Bill» sub la plumo de la franca desegnisto VERRON, kiu estas lia asistanto inter 1986 kaj 1989. Dum sia kariero ROBA estis insiste petita por la originaleco de siaj scenaroj plenaj da humuro...