VAN MOERBEKE Willem

Belga episkopo kaj tradukisto (Moerbeke 1215 – Kórinthos {GR} 1286).
• Plennomo: Willem VAN MOERBEKE.
• Prononco: [ʼwilɛm ʼvan ʼmur,be:k].

Vere Willem VAN MOERBEKE interkomunikas kun multnombraj erudiciuloj el sia tempo. Li estas la plej fekunda tradukisto de filozofiaj, medicinaj kaj sciencaj tekstoj el la Mezepoko, tradukante ilin de la greka al la latina lingvo. Liaj tradukoj havis kaj ankoraŭ havas gravan influon sur la sprituloj.

El flandra deveno kaj membro de la dominika ordeno pro alvokiĝo, Willem VAN MOERBEKE fariĝas latina episkopo de la urbo Kórinthos en Grekio. Li korespondas kun la astronomo Henri BATE, la filozofo Tommaso DʼAQUINO, la matematikisto Giovanni CAMPANO kaj la naturisto Vitello THURRINGOPOLONIS. Post restado en İznik, en Thēbai kaj en Kórinthos, li estas nomumita pentomonaĥo ĉe la papa kurio de Viterbo, kie li havas aliron al la grekaj fundoj. De 1277 ĝis sia morto li estas episkopo de Kórinthos. Eĉ, malgranda greka vilaĝo Merbaka, inter Árgos kaj Mykēnai, portus lian nomon...

Intertempe, Willem VAN MOERBEKE entreprenas la tradukon de la kompletaj verkoj de Aristotélês, de la matematikaj traktatoj de Héron dʼAlexandrie kaj de Arkhimếdês, de la teologiaj elementoj de Próklos. Tiuj tradukoj jam estas famkonataj dum la XIVa Jarcento, kiam Henricus HERVODIUS montras iliajn valorojn, ĉar ili estas laŭvortaj, fidelaj al la spriteco de la aŭtoroj kaj sen superfluaj detaloj. Plie, de tiam la grekaj tekstoj de liaj multnombraj tradukoj malaperis, kio signifas ke sen li ĉiuj tiuj verkoj estus perditaj...