BOSSEMANS et COPPENOLLE

Belga teatraĵo skribita en franclingvo.
• Plennomo: BOSSEMANS et COPPENOLLE.
• Prononco: [ʼbɔsǝ,mans ʼe ʼkɔpǝ,nɔl].


«BOSSEMANS et COPPENOLLE» estas fama teatraĵo de la brusela folkloro – kiu miksas la franclingvon, la bruselajn dialekton kaj la zŭanzon – skribita de Joris D’HANSWYK kaj Paul VAN STALLE kaj kreita ĉe la Théâtre du Vaudeville en 1938.

En «BOSSEMANS et COPPENOLLE» oni temas pri tumulta amhistorio, kiu okazas inter la gejunuloj de du fervoruloj de lʼUnion Saint-Gilloise kaj de la Daring Club Bruxelles, kiuj rifuzas paroli eĉ se ili estas amikoj depost jaroj. Tamen, tiu situacio ne malpermas al Joseph kaj Georgette, kiuj amas unu la alian, vidi ilin en sekreto spite de la ordonoj de iliaj gepatroj. Do la malamikemo pli kaj pli kreskas ĝis la terura maĉo inter la du bruselaj futbalkluboj...

Ankaŭ dum la sama jaro 1938, la belga reĝisoro Gaston SCHOUKENS adaptiĝas la teatraĵon «BOSSEMANS et COPPENOLLE» por la kino, kun la sama titolo kaj kun Gustave LIBEAU (en la rolo de Sinjoro BOSSEMANS), Billy PITT (en la rolo de Madame Chapeau) kaj Marcel ROELS (en la rolo de Sinjoro COPPENOLLE).