Château dʼAnnevoie

Belga kastelo situanta en Wallonie.
• Plennomo: Château dʼAnnevoie.
• Prononco: [ʃɑʼto dʼan,vwaǝ].


Laŭ la maldekstra bordo de la riverego Meuse, meze inter la urboj Namur kaj Dinant, en kvartalo de la belga komunumo Anhée situas la Château dʼAnnevoie kun siaj belegaj ĝardenoj.

La Château dʼAnnevoie estas konstruita en pluraj stadioj. Cetere, la malantaŭa fasado montras la diversajn periodojn de la konstruo, kies la unua okazas en 1627. Fine, la tuta kastelo formas etan kurbon, kiu sekvas la valon de la Rouillon.

En 1758, la bieno estas aĉetita de Charles Alexis DE MONTPELLIER, klerulo kaj riĉulo. De tiam li entreprenas la renovigadon de la Château dʼAnnevoie inter 1772 kaj 1776, por kiu li kreas ĝardenojn fine de la XVIIIa Jarcento. Oni temas pri vidinda kombino inter la fantazio kaj la rigoreco de la stiloj, kie la rivero Rouillon ludas gravan rolon.

Konsekvence la Château dʼAnnevoie estas precipe famkonata por siaj ĝardenoj verdantaj. Tiuj ĝardenoj laŭ la franca maniero integras, kun la tempo, kelkajn komponantojn de la italaj kaj anglaj manieroj. Dankʼal la unuigo de tiuj tri kulturoj ili estas renomitaj ĝardenoj laŭ la eŭropa maniero.

Fine la Château dʼAnnevoie montras veran akvoĝardenon. Basenoj kaj lagetoj estas nutritaj pere de kvindek akvofaloj, fontanoj kaj ŝprucoj, kies la akvo devenas el kvar fontoj. Dume la Rouillon, kiu fluas tra la bienon, kolektas kaj distribuas la akvojn. Cetere, Charles Alexis DE MONTPELLIER havas la genian ideon instali la precipajn fontanon kaj kanalon ĉe la supro de la situo. Ĉio funkcias laŭ natura maniero, kio permesas al la akvo forflui depost pli ol 230 jaroj sen interrompo...