DE MONTPELLIER Charles Alexis

Belga forĝmastro el franclingva esprimo (? 1717 – ? 1807).
• Plennomo: Charles Alexis DE MONTPELLIER (DʼANNEVOIE).
• Prononco: [ʼʃarl alɛkʼsi ʼdǝ mõpǝʼlje (dʼan,vwaǝ)]. 

La plej fama viro de la familio estas certe Charles Alexis DE MONTPELLIER. Cetere tiu forĝmastro ekspluatas preskaŭ kvindek fandejojn en la provinco Namur. Plie, li estas klera, riĉa kaj scivolema. 

Duma sia vivo Charles Alexis DE MONTPELLIER faras multajn vojaĝojn tra Francio kaj Italio. Tiamaniere ke li vidas la bedojn de la Château de Marly en Francio, la akvofalojn de la Villa dʼEste en Tivoli kaj la Giardino di Boboli de la Palazzo Pitti en Firenze. Ĉiam li revenas al Annevoie kun la kapo plena da bildoj pri la grandiozecoj kiujn li vidis kaj kun la poŝoj plenaj da notoj pri la entuziasmoj kiujn li sentis. 

En 1758, Charles Alexis DE MONTPELLIER aĉetas la Seigneurie Hautaine dʼAnnevoie. Tio ankaŭ permesas al li aldoni la titolon DʼANNEVOIE al sia familia nomo. De tiam li entreprenas la renovigadon de la Château dʼAnnevoie inter 1772 kaj 1776, por kiu li kreas eŭropajn ĝardenojn fine de la XVIIIa Jarcento.