Espéranto en Marche

Belga revuo el esperantlingva movado.
• Plennomo: Espéranto en Marche.
• Prononco: [ɛspeʼrɑ̃tɔ ʼɑ̃ ʼmarʃ].


La Asocio por Esperanto – kun la subteno de la Communauté Française – publikigas trimonatan revuon por ĝiaj membroj. «Espéranto en Marche» prezentas multe da interesaj novaĵoj el la vivaj kluboj en Wallonie kaj estas skribita parte en Esperanto kaj parte en franclingvo. Nuntempe, ĝia respondeca eldonanto Jean-Pol SPARENBERG kaj ĝia ĉefenpaĝigisto André CORBISIER ricevas helpon de gekunlaborantoj, kiel André DEMARQUE, Marie-Anne JOUANIQUE kaj Catherine ROYAUX, interalie.