LOTTI Helmut

Belga kantisto el nederlandlingva esprimo (Sint-Amandsberg 1969).
• Plennomo: Helmut LOTTI artiste, Helmut (Barthold) (Johannes) (Alma) LOTIGIERS private.
• Prononco: [*ʼɛlmut ʼlɔt,ti , *ʼɛlmut (ʼbartɔld) (ʼjo*anǝs) (ʼalma) ʼlɔtiɣi:rs].


Jam je sia 5a jaraĝo Helmut LOTTI havas pasion por la muziko kaj la voĉo de Elvis PRESLEY. Je 19 jara, imitante la King kun la kanzono «My boy», li estas dua en la konkurso de la elsendo «Soundmixshow» en Nederlando. De tiam lia kariero estas vere lanĉita! Liaj du unuaj albumoj «Vlaamse Nachten» kaj «Alles Wat Ik Voel» estas flandraj baladoj, dum la tria «Memories» estas malnovaj melodioj en anglalingvo. Poste, «Just for you», estas lia unua albumo kun siaj propraj muzikoj kaj tekstoj.

Tamen, se li komencas kiel flandra ĉarmkantisto, tio ne alportas famon al li. En 1995, sub impulso de lia direktanto Piet ROELEN, la projekto «Helmut LOTTI goes Classic» naskiĝas. Tiu albumo, kiu enhavas la plej belajn klasikajn kaj popularajn melodiojn, renkontas fenomenan sukceson. La sekvantaj albumoj, «Helmut LOTTI goes Classic II» (1996) kaj «Helmut LOTTI goes Classic III» (1997), estas venditaj en miloj da ekzempleroj. Tiam, Helmut LOTTI eliras de la landlimoj de Belgio, por kanti en Aŭstrio, Germanio, Kanado, Nederlando, Sud-Afriko kaj Svisio.

En 1999, lia internacia vojaĝo daŭrigas kaj kondukas lin ĝis Danio, Francio kaj Usono. Poste, Helmut LOTTI haltas en Sud-Afriko, kie li surprizas sian aŭskultantaron per la elekto de sia nova albumo titolita «Out of Africa». Tie, li interpretas serion da tradiciaj melodioj, akompanita de granda simfonia orkestro.

Evidente, Helmut LOTTI kantas en nederlandlingvo, sed ankaŭ en afrikansa, angla, franca, germana, hebrea, hispana, itala, latina, rusa kaj ukrajna. Sume li vendis pli ol 13 milionoj da albumoj tra la mondo kaj ricevis pli ol 90 platenaj kaj 70 oraj diskoj. Plie, li ricevis tre multnombrajn rekompencojn, kiel la «World Music Awards» (1997), la «Gouden Oog» (1998), la «Amadeus Austria Music Award 2001», la premio «Écho» en la kategorio «Cross Over Classique» (2001) kaj la «Caméra dʼOr» (2003) de la manoj de la kronprinco Philippe.

En 2000 estas la konkero de la nordaj landoj kiel Finnlando kaj Svedio. Ankaŭ estas tempo por Helmut LOTTI daŭrigi sian muzikan vojaĝon tra Meksikio kaj dum la aŭtuno estas eldonita la «Latino Classics», albumo kun belaj melodioj el Sud-Ameriko. En 2001, li kantas la plej belajn amkanzonojn el Latin-Ameriko, en nova albumo «Latino Love Songs».

Dum la jaro 2002 Helmut LOTTI revenas al sia unua amo. Li plenumas la revon de sia vivo kantante la plej belajn kanzonojn de Elvis PRESLEY kaj realigante belan reportaĵon en Usono. Vere, tio estas lia omaĝo al la King okaze de la 25a datreveno de lia morto, kun albumo «My Tribute To The King».

En 2006, Helmut LOTTI skribas sian novan kanzonon, muziko kaj teksto. Ĝi estas titolita «Love Belongs To Everyone», por la filmo «Dennis van Rita». La melodio estas tiel bela kaj kortuŝa, ke la kinistino Hilde VAN MIEGHEM decidas uzi tiun titolon por fremdlingvaj versioj de sia filmo, kiu vojaĝas ĉirkaŭ la mondo.

Private, la vivo de Helmut LOTTI estas iom ĥaosa, kun tri edziĝoj. Unue, li edziĝas kun Kimberley GROSEMANS en 1990, de kiu li havas filinon Messalina kaj de kiu li eksedziĝas en 1999. Due, li edziĝas kun Carol Jane POE en 2001, de kiu li eksedziĝas en 2005. Trie, li edziĝas kun Jelle VAN RIET en 2009.



Diskografio
Vlaamse Nachten (1990)
Alles Wat Ik Voel (1992)
Memories (1994)
Just For You (1995)
Helmut LOTTI goes Classic (1995)
Helmut LOTTI goes Classic II (1996)
Helmut LOTTI goes Classic III (1997)
Helmut LOTTI goes Classic Final Edition (1998)
A Classical Christmas With Helmut LOTTI (1998)
Out Of Africa (1998)
Latino Classics (2000)
Latino Love Songs (2001)
My Tribute To The King (2002)
Pop Classics in Symphony (2003)
From Russia With Love (2004)
My Favourite Classics (2006)
The Crooners (2006)
Time to Swing (2008)