POPELIN Marie

Belga advokatino kaj feministino el franclingva esprimo (Schaerbeek 1846 – Ixelles 1913).
• Plennomo: Marie POPELIN.
• Prononco: [ʼmari: pɔʼpǝlɛ̃].


El mezklasa familio, Marie POPELIN estas bone edukita, laŭ la kutimoj de la epoko kaj de la loko. Kune kun ŝia fratino Louise, ŝi kunlaboras kun la feminista edukistino Isabelle GATTI DE GAMOND, instruante en Bruxelles de 1870 ĝis 1875. Kaj en 1882, ŝi estras mezlernejon en Laeken, sed estas maldungita de ŝia posteno dum la sekvanta jaro.

Je 37 jara, Marie POPELIN entreprenas studadojn pri juro ĉe la Université Libre de Bruxelles. Poste en 1888, kun la unua diplomo de Doktoro en Juro el Belgio aljuĝita al virino, ŝi petas la permeson ĵuri kiel advokatino ĉe la advokataro de Bruxelles. Pere de juĝdecido de la 12a de Decembro 1888, la kortumo malakceptas ŝian peton, pro argumentoj kiel la naturo de la virino kaj ŝia sociala misio. Eĉ, ŝiaj apelacioj ĉe la apelacia kaj la kasacia kortumoj restas sensukcesaj, ĉar la leĝo ne aranĝas la ekzercon de la profesio de advokato per virino. Evidente, la “Afero Marie POPELIN” multe bruas en la gazetaro kaj estas grava stadio en la konsciencopreno de la publiko pri la feminista demando.

En 1892, Marie POPELIN konstituas kun Léonie LA FONTAINE kaj Isala VAN DIEST, la Ligue Belge du Droit des Femmes, por kiu ŝi fariĝas la ĝenerala sekretariino. Intertempe, ŝi konatiĝas kun la usona feministino May WRIGHT SEWALL, kiun ŝi renkontas en Paris dum 1889. Ankaŭ, ŝi dediĉas sin al la kreado en 1905 de la departemento el la International Council of Women, sub la nomo de Conseil National des Femmes Belges.

Tiamaniere, ke la celoj de Marie POPELIN estas grandparte realigitaj antaŭ ŝia morto en 1913. Tamen, la leĝdonaj reformoj ekskluzivas du el ŝiaj depostuloj: la universala rajto je voĉdonado por plenkreskuloj kaj la aliro al la liberalaj profesioj por la virinoj. Por ĉi tiuj lastaj aferoj ŝi ricevis nur malmulte da subteno el la virinaj sekcioj de la politikaj partioj.

Okaze de la International Womenʼs Day, Marie POPELIN kaj Isala VAN DIEST figuras kune sur speciala 2€ monero, kiel nura rekompenco de iliaj multnombraj klopodoj. Aliaparte la “Afero Marie POPELIN” ne ankoraŭ estas finita. Ĉar, en jaro 2011, la konsilantaro de la advokataro de Bruxelles malakceptas doni al ŝi la honoran kaj postmortan titolon de advokato...