Charles

Belga princo el franclingva esprimo (Bruxelles 1903 – Raversijde 1983).
• Plennomo: Charles (Théodore) (Henri) (Antoine) (Meinrad) DE SAXE-COBOURG-GOTHA.
• Prononco: [ʼʃarl (teɔʼdɔr) (*ɑ̃ʼri) (ɑ̃ʼtwan) (majnʼrat) dǝ ʼsaks - kɔʼbur - gɔʼta].
• Titolo: Charles DE BELGIQUE en franclingvo, Karel VAN BELGIË en nederlandlingvo kaj Karl VON BELGIEN en germanlingvo.


Charles estas la dua filo de la reĝo Albert I kaj de la reĝino Élisabeth I. Li estas nomita laŭ sia patrina avo, la duko Carl Theodor IN BAYERN, fama por lia forlaso de la bavara armeo. Li travivas sian infanaĝon kune kun sia pliaĝa frato, la estonta reĝo Léopold III, kaj sia malpliaĝa fratino Marie-José.

Ŝatanto pri kulturo, lia edukado inkludas eksterlandajn vojaĝojn, okupiĝon pri literaturo kaj renkontiĝojn kun muzikistoj, sciencistoj kaj verkistoj. En 1910, post kronado de siaj gepatroj, Charles iĝas grafo de Vlaanderen. Jam en 1917, la “Triobla Interkonsento” (inter Britio, Francio kaj Rusio) proponas al li la tronon de Grekio post la foriro de la reĝo Konstantínos I TIS ELLÁDAS, sed lia patro kategorie malakceptas.

Pro la invado de Belgio de la germanoj en aŭgusto 1914, la princo Charles estas sendita al Anglio, kun siaj gefratoj. Tie, li restas dum la tuta daŭro de la Unua Mondmilito ĉe la lordo George CURZON, amiko de la reĝa familio. Poste, li komencas sian militan trejnadon ĉe la brita Royal Navy ĝis 1926, jaro dum kiu li rehejmiĝas en la lando.

En la jaroj 1930, Charles konsistigas sian bienon en Raversijde ĉe la belga marbordo kaj restarigas la maldekstran parton de la Palais Royal en Bruxelles. Al tiu epoko li ankaŭ aperas dum kelkaj ceremonioj. El lia amrilato kun Jacqueline WEHRLI naskiĝas en 1939 filinon Isabelle kiun li ne rekonas.

En 1940, la princo Charles partoprenas en la Campagne des 18 jours kaj informas la reĝon Léopold III kaj liaj generaloj. Li aprobas la kapitulacon de la belga armeo decidita de sia frato, eĉ sed iliaj opinioj malsamas pri diversaj aferoj. De 1940 ĝis 1944, li vivas ĉe la Palais Royal en Bruxelles.

Kiam la reĝo Léopold III kaj sia familio estas deportitaj en Germanio je la 9a de Junio 1944 li kaŝiĝas sub falsa nomo en malgranda farmdomo de Sart-lez-Spa. En septembro 1944, Belgio estas liberigita, sed la reĝo estas ĉiam mallibera. Tial, la princo Charles estas nomumita regento de la reĝolando, inter la 20a de Septembro 1944 kaj la 20a de Julio 1950. Dum lia regado, disputoj pri la reĝeco, kiujn oni nomis Question Royale, kaj sep registaraj ŝanĝoj okazis. Multaj eĉ opinias, ke li savis la dinastian reĝecon en Belgio...

Post malinterkonsento kun sia frato kaj reĝo Léopold III, la princo Charles retiriĝas al reĝa bieno en Raversijde, proksime al Oostende. Tie, li dediĉas sin al pentrado kaj organizas dudek ekspoziciojn depost 1973, sub la nomo Karel VAN VLAANDEREN. En 1961 li rezignas al sia dumviva rento, koncedita al li de la parlamento, ĉar li ne plu ĉeestas en oficialaj aktivecoj de la fino de sia regenteco.

La lastaj jaroj de la vivo de Charles estas markitaj de procesoj kontraŭ financaj konsilantoj, kiuj trompis kaj ruinigis lin. Konsekvence, en 1980, la urbo Oostende aĉetas la bienon el Raversijde. Kaj, post lia morto, tiu impona konstruaĵo estas tranformita en memorejo nomata Mémorial Prince Charles.

Li mortas la 1an de Junio 1983 en hospitalo de Oostende. Dum la sekvanta semajno okazas ŝtata funebro en Bruxelles, kiun ne ĉeestis la reĝo Léopold III kaj lia edzino Lilian, kun kiuj li neniam repacigis. Fine, la princo Charles estas entombigita kun siaj prapatroj en la reĝa kripto de la Église Notre-Dame de Laeken.