HOET Jan

Belga arthistoriisto el nederlandlingva esprimo (Leuven 1936 – Gent 2014).
• Plennomo: Jan (Marie) HOET.
• Prononco: [ʼjan (ʼmari:) *ʼut].


Jan HOET, arthistoriisto kaj specialisto pri la nuntempaj vidartoj, estas la fondinto, la konservisto kaj la honora direktoro de la Stedelijk Museum voor Actuele Kunst en Gent, por kiu li disvolvas ambician programon da ekspozicioj kaj konstituas gravan kolekton da internaciaj verkoj.

Dum la jaroj 1960, kaj kune kun lia koramiko Rony HEIRMAN, li desegnas bildrakontojn, inter kiuj «Professor Peeh en de Voesjesmannen» estas republikigita en 2006. La aliaj bildrakontoj, kiel «De Romeintjes», «Wien en Kwek» kaj «De daverende blauwe peren», neniam estis publikigitaj. La amo de Jan HOET por tiu arto evidentiĝas kiam li organizas ekspozicion en 1987 pri la eŭropaj bildrakontoj en la Museum voor Hedendaagse Kunst de Gent.

En 1986, Jan HOET organizas la famajn ekspoziciojn Chambres d’Amis, kiuj lokas la muzeon meze de la urbo kaj de la socio. Sed, por la publiko, li estas precipe konata pro sia rolo kiel provizora konservisto de la Documenta IX de Kassel en 1992. De tiam li estras plurajn ekspoziciojn en la tuta mondo.

Inter la honoroj, Jan HOET ricevas la titolojn de Chevalier de l’Ordre des Arts et des Lettres de la Franca Respubliko kaj de Officier de lʼOrdre de la Couronne de la reĝo Albert II en 2000, samtempe li estas elektita membro de la Akademie der Künste en Berlin.

Inter jaroj 2003 kaj 2008, Jan HOET fariĝas arta direktoro de la MARTa muzeo en Herford. Komence de 2008, li estas dungita de la arta kolektisto Egidio MARZONA por arkivi lian vastan kolekton de la dua duono de la XXa Jarcento. Intertempe li estas elektita por organizi la venontan Western China International Art Biennale...