Impéria

Belga entrepreno kaj marko el valona origino.
• Plennomo: Impéria.
• Prononco: [ɛ̃peʼrja].


Kreita de Adrien PIEDBOEUF en 1904, Impéria estas unu el la plej prestiĝaj markoj tra la historio de la belga aŭtomobilo, kies la konstruo transloĝiĝas de laborejo en Liège al uzino en Nessonvaux dum 1907. De la origino, tri modeloj estas fabrikitaj, el kiuj unu atingas 144 km/h en Brooklands. Al tiu momento la fabriko produktas plurajn centojn da aŭtomobiloj per jaro.

De 1907 ĝis 1913 Impéria partoprenas en sportaj konkuroj en Belgio sed ankaŭ alilande. Inter la multnombraj laŭroj rikoltitaj de la marko, oni devas citi: la Circuit des Ardennes (1907), la Meeting dʼOostende kaj la Meeting de Spa (1908), la Coupe de la Meuse kaj la Coupe dʼOostende (1909). Malgraŭ tiuj sukcesoj, Adrien PIEDBOEUF vendas sian entreprenon en 1912.

Post la Unua Mondmilito la fabrikado de aŭtomobiloj denove daŭrigas ĉe Impéria. La nova posedanto, Mathieu VAN ROGGEN, intensigas la produktadon, kun pli malpezaj kaj pli malmultekostaj modeloj. Tial modelo “1100 kun motoro sen klapoj” (1923) kaj modelo “ses cilindroj de 1650 cm³” (1927) vidas la tagon.

Intertempe, Mathieu VAN ROGGEN intencas krei grandan konsorcion, pro la alilanda konkurenco inter la konstruistoj. De tiam li aĉetas kaj partoprenas en la Métallurgique (1927), la Excelsior (1927), la Nagant (1928), la Voisin (1929) kaj la Minerva (1934). Ankaŭ li prenas licencon por konstrui la Adler Trumpf, en 1932. Impéria gajnas la Coupe du Roi dum la 10 Heures de Francorchamps en 1934. Bedaŭrinde, la Dua Mondmilito interrompas ĉiujn la projektojn, pro la rekvizicio de la fabriko per la germana armeo.

Post la liberigo, la uzino en Nessonvaux konstruas la Standard kaj la Triumph, importas la motorciklojn Adler, la kamionojn Büssing kaj la aŭtomobilojn Alfa-Romeo, fine fabrikas kelkajn karoseriojn laŭ ĉasioj “12” kaj “14”. Komence de la jaro 1958 estas la fino de la historio por Impéria... ĝis sia reviviĝo en 2008. Tiam, la marko oficiale prezentas la Impéria GP, sporta kupeo kun hibrida motoro.