OMBREGT Pieter

Belga fotografisto kaj biciklisto (Kanegem 1980 – Matteson {US} 2007).
• Plennomo: Pieter OMBREGT.
• Prononco: [ʼpi:tǝr ʼɔm,brɛɣt].


Unue, li estas filo de Vera HOLLEVOET kaj Ludwig OMBREGT, kuracisto de Kanegem. Pieter OMBREGT transloĝiĝas al Usono en 2003 por studi fotografion ĉe la Columbia College Chicago. Poste li laboras ĉe la Museum of Contemporary Photography kaj ĉe la Paul Elledge Studio.

Plie, lia laboro estas prezentita en ekspozicioj ĉe la Versionfest 2006 International kaj ĉe la C-Spaces Gallery, ambaŭ en Chicago. En Eŭropo lia XYZ Spacing Project estas montrita ĉe la norvega Scenario Gallery en Bergen. Fine Pieter OMBREGT ricevas la unuan premion pri fotografio de la Honors Exhibit ĉe la Columbia College Chicago en 2005 kaj estas nomumita por la International Color Awards 2008 en la sekcio Fine Art Photography.

Kiel lerta biciklisto ĉe la klubo XXX Racing-AthletiCo, li mortas en 2007 pro gravaj vundoj post akcidento dum bicikla kuro en Matteson. En Novembro 2009 lia memoro estas honorita kun persona ekspozicio ĉe la City Gallery de la Historic Water Tower en Chicago. Fonduso, kiu celas helpi la junajn kaj talentajn fotografistojn portas lian nomon, tio estas la Pieter OMBREGT Scholarship Fund...