Astrid

Belga reĝino (Stockholm {SE} 1905 – Küssnacht am Rigi {CH} 1935).
• Plennomo: Astrid (Sofia) (Lovisa) (Thyra) (BERNADOTTE).
• Prononco: [asʼtrid (sɔʼfja) (lɔʼviza) (ʼtira) (bɛrnaʼdɔt)].
• Titolo: Astrid DE BELGIQUE en franclingvo, Astrid VAN BELGIË en nederlandlingvo kaj Astrid VON BELGIEN en germanlingvo.


Naskiĝita en Stockholm, Astrid estas la plej juna filino de la princo Carl AV SVERIGE kaj de la princino Ingeborg AF DANMARK. Ŝi ankaŭ havas tri gefratojn Carl, Margaretha kaj Märtha. Plie ŝia patra avo estas la reĝo Oscar II AV SVERIGE kaj ŝia patrina avo estas la reĝo Frederik VIII AF DANMARK.

Okaze de balo, Astrid dancas dum la tuta nokto kun belga princo, kiun ŝi ne plu forlasas. Kelkajn monatojn posten, ŝi ediziĝas kun la estonta reĝo Léopold III, je la 4a de Novembro 1926 civile en Stockholm kaj je la 10a de Novembro religie en Bruxelles. Kiel geedziĝa donaco de la belga registaro, ŝi ricevas tiaron kun 11 grandaj diamantoj sur pintoj kaj grekaj ŝlosilmotivoj, kreita de la juvelisto VAN BEVER.

Vere, jam de sia ĝoja eniro, Astrid estas entuziasme adoptita de la belganoj. Ĉie, kie ŝi iras, ŝi estas rimarkita por sia beleco, ĉarmo kaj simpleco. Cetere Léopold III estas ŝia plej fervora admiranto. La amo de la edza paro estas evidenta por ĉiuj, ĉar ili tenas sin per la manoj, eĉ dum la oficialaj rendevuoj. De tiu geedziĝo rapide naskiĝas Joséphine-Charlotte, la estonta reĝo Baudouin I kaj la estonta reĝo Albert II.

El lutera konfesio Astrid konvertiĝas al katolikismo post ŝia geedziĝo kun Léopold III. Komence, ŝi intencas konvertiĝi al katolikismo, simple ĉar ĝi estas la precipa religio de Belgio. Sed, la pastro William HEMMICK konsilas al ŝi nenion fari, ĝis kiam ŝi vere kredas ke ĝi estas la vera religio. Konsekvence, ŝi lernas iom post iom pri la katolikismo kaj ŝi konvertiĝas kun aŭtentika konvinko, nur en 1930. Ŝi estas feliĉa de sia decido kaj ŝi konfidas al infaneca amikino: “Mia animo fine trovis pacon”.

Dum la 17a de Februaro 1934, la reĝo Albert I mortas post falo en la ŝtonegoj de Marche-les-Dames, en la valo de la Meuse. Tial Léopold III kaj Astrid fariĝas la nova reĝparo de la belganoj. Bedaŭrinde ilia komuna reĝado daŭras iom pli ol unu jaro...

Kiel reĝino Astrid dediĉas sian tempon al la edukado de sia familio kaj al la promocio de sociaj aferoj. Vere ŝi sentas sin koncernita en la situacio de la infanoj, de la malfeliĉuloj kaj de la virinoj. Dum la ekonomia krizo kiu okazis en 1935, ŝi organizas – ĉe la Palais Royal en Bruxelles – kolekton de nutraĵoj kaj vestoj por la malriĉuloj.

La 29an de Aŭgusto 1935, dum inkognitaj ferioj en Svislando, la reĝparo decidas veturi por lasta ekskurso sur la montoj antaŭ reveni hejmen. Nekutime, la reĝo stiras, la reĝino rigardas mapon kaj ilia ŝoforo sidas sur la malantaŭa benko de la Packard One-Twenty. Kiam la reĝino montras ion al sia edzo la aŭtomobilo eliras de la vojon en kruta deklivo kaj fortege kolizias kun pirarbo. Tiamaniere, ke la korpoj estas ĵetitaj el la veturilon, kiu daŭrigas sian kuron en lago. La reĝo Léopold III kaj lia ŝoforo estas nur iomete vunditaj. Astrid, graveda de ilia kvara infano, mortas surloke pro ŝiaj vundoj ĉe Küssnacht am Rigi. Tiu akcidento kaŭzas grandan emocion en Belgio kaj en la tuta Eŭropo, kie ŝia memoro restas ĝis hodiaŭ.

Depost rehejmigo de sia korpo, la reĝino Astrid estas entombigita en la reĝa kripto de lʼÉglise Notre-Dame de Laeken en Bruxelles, apud ŝia edzo la reĝo Léopold III kaj de lia dua edzino, la princino Lilian.