DETHIER Armand

Belga apotekisto kaj esperantisto (Liège 18?? – ????).
• Plennomo: Armand DETHIER.
• Prononco: [arʼmɑ̃ dǝʼtje].

Pri la familio kaj la vivo de Armand DETHIER oni malmulte scias, escepte ke li estas apotekisto en Liège, direktoro de la filatelista revuo «LʼAnnonce Timbrologique» kaj la unua esperantisto en Belgio.

Amatoro pri lingvoj, li raportas favore de la Volapuk ĉe kursoj en Liège kaj Verviers, jam dum 1892. Sed, pro artikolo de Louis DE BEAUFRONT en franca revuo «La Gazette Timbrologique», Armand DETHIER esprimas intereson por Esperanto dum Junio 1893. Tiamaniere, ke li baldaŭ lernas la internacian lingvon kaj raportas dufoje pri ĝi en sia revuo de Junio kaj Septembro 1893.