PLANTIN Christophe

Belga bindisto kaj presisto (Saint-Avertin {FR} 1514/20 – Antwerpen 1589).
• Plennomo: Christophe PLANTIN.
• Prononco: [krisʼtɔf plɑ̃ʼtɛ̃].


Naskiĝita apud Tours, Christophe PLANTIN transloĝiĝas sinsekve al Lyon, Orléans kaj Paris. Poste, li restadas en Caen dum la jaroj 1540, kie li laboras por la franca bindisto Robert II MACÉ. Siavice li lernas la profesion de bindisto en Paris kaj elementojn de la tipografia arto en Caen.

Fine li venas al Antwerpen en 1548 aŭ 1549, kie li laboras kiel bindisto por Gabriel DE ZAYAS, sekretario de la reĝo Felipe II de España. En 1555, li malfermas sian propran presejon, la Officina Plantiniana, kiu en ĝia apogeo nombras 16 presmaŝinojn kaj pli ol 80 laboristojn. La unua libro, kiun li presis, estas la «La Institutione di una fanciulla nata nobilmente» de Giovanni Michele BRUTO, kun franca traduko. Sed, Christophe PLANTIN establas sian reputacion eldonante en 1559 la «Magnifique et Somptueuse Pompe funèbre», en rilato kun la funebra ceremonio de la imperiestro Charles Quint en Bruxelles. Inter 1563 al 1568, li publikigas 260 verkojn pri klasikaj aŭtoroj, en franca kaj latina lingvoj.

En 1562, kiam Christophe PLANTIN estas for de Paris, liaj laboristoj presas herezan pamfleton, kiu rezultas en la konfisko kaj la vendo de lia propraĵo. Tamen ŝajnas ke li finfine reakiras grandparton de sia altvalora havaĵo. En 1563, li asocias sin kun kelkaj amikoj por kreskigi sian negocon grandskale, kaj inter tiuj estas du pranevoj de Daniel BOMBERG, kiuj transdonas al li fajnajn hebreajn litertipojn de tiu konata presisto.

La plej fama verko de Christophe PLANTIN estas la «Biblia Regia», scienca eldono de bibliaj tekstoj, kiun li publikigas inter 1568 kaj 1572. Tiu ĉi plurlingva eldono de la kristana biblio estas realigita kun la helpo de Felipe II de España. Aliaj eldonoj de tiu biblio estas la «Biblia Complutense» kaj la «Biblia Polyglotta».

En novembro 1576, la hispanoj elrabas kaj bruligas la urbon Antwerpen, dum Christophe PLANTIN devas pagi ekscesegan taksoprezon. Tiam li establas parton de sia firmao en Paris. En 1583, kiel la ŝtatoj de Nederlando serĉas tipografiiston por la nova Universiteit Leiden, li transloĝigas tien post forlaso de sia antverpena negoco al sia bofilo Jan MORETUS. Dankʼal nova tempo de paco, li rehejmiĝas en 1585 kaj denove laboregas en Antwerpen ĝis sia morto, post forlaso de sia leida negoco al sia alia bofilo Franciscus RAPHELENGIUS.

Dum sia kariero, Christophe PLANTIN uzas tri malsamajn markostampojn. Kaj la tria, kiun li uzas de 1564, rilatas al la nomo de lia presejo Au Compas dʼOr. Li uzas tiun markon kun malsamaj kadroj por diferenci malsamajn kolektojn. Tiu marko estas ĉiam akompanata de lia devizo: «Labore et Constantia», kio signifas “Labore kaj Persisteme”. Fine, kiel la franca presisto Robert ESTIENNE, li ekspozicias liajn provpresaĵojn antaŭ la pordo, promesante belan rekompencon por tiuj, kiuj vidus erarojn.

Entute, post 34 jaroj da laboro, Christophe PLANTIN eldonis pli ol 1500 librojn. Post lia morto la presejo Officina Plantiniana restas inter la manoj de Jan MORETUS kaj familio. Nun, ĝis estas konata sub la nomo PLANTIN-MORETUS-Museum, kiel Protektita Monumento (1997), Muzeo de Tutlanda Graveco (1999) kaj Monda Kulturheredaĵo de UNESCO (2005).