POMPILIO Elvis

Belga ĉapelisto el franclingva esprimo (Liège 1961).
• Plennomo: Elvis POMPILIO.
• Prononco: [ʼɛlvis pɔmʼpiljɔ].


Naskiĝita en familio el itala origino, Elvis POMPILIO, kies talento estas nun rekonita tra la tuta mondo, faras siajn unuajn paŝojn en la modo konfekciante diversajn tualetojn por la pupoj Barbie de lia fratino...

... Kelkajn jarojn posten, konvinkita pri la utileco de la akcesoraĵo en la vestaro, Elvis POMPILIO lanĉis sian linion da ĉapeloj. Paralele li daŭrigas sian laboron ĉe reklamagentejo. Tuj, en lia apartamento/laborejo en Liège, li ricevas mendojn de privatuloj aŭ de stilistoj kiel Ann DEMEULEMEESTER, Christian DIOR, Thierry MUGLER kaj Valentino...

En jaro 1990, li transloĝiĝas en Bruxelles por praktiki sian pasion plentempe, produkti dezajnaĵojn kaj distribui ilin en pluraj magazenoj. Poste li malfermas butikojn en Antwerpen, Paris kaj London. Liaj kreaĵoj estas ankaŭ venditaj en Japanio kaj Usono.

Fine, en 2005, Elvis POMPILIO estas nomumita por la elsendo «Le plus grand Belge» sur la nacia televido RTBF, kiu prezentas la plej famkonatajn belganojn, kaj li finas je la 84a rango.