Bois du Cazier

Belga muzeo, situanta en Wallonie, provinco Hainaut.
• Plennomo: Bois du Cazier.
• Prononco: [ʼbwa ʼdy kaʼzje].
• Adreso: rue du Cazier 80, 6001 Marcinelle.


La Bois du Cazier estas eksa karbominejo, kiu estis la scenejo de la plej granda katastrofo en Belgio pro brulego (kun 262 viktimoj) dum la jaro 1956, kaj kiu estas nun muzeo dediĉita al la historio de la regiono tra la Industria Revolucio.