DAYEZ Hugues

Belga filmkritikisto kaj ĵurnalisto el franclingva esprimo (Bruxelles 1964).
• Plennomo: Hugues DAYEZ.
• Prononco: [*ʼy:g daʼje].


Plie de siaj kronikoj pri kinarto en diversaj gazetoj kaj programoj de la RTBF, Hugues DAYEZ prezentas kun Rudy LÉONET la elsendon 5 Heures, ĉiu merkrede ĉe la radio Pure FM. Antaŭe, ĝis jaro 2009, li animas la televidaĵon Screen kun Cathy IMMELEN. Ankaŭ li specialiĝas en la acerba kritiko kontraŭ famuloj en la spektaklo «Les Nouvelles de lʼEspace», ĉiu monate ĉe la Espace Delvaux en Bruxelles.

Amatoro pri bildrakontoj, Hugues DAYEZ ofte skribas librojn kaj reportaĵojn, pri ĉi tiu naŭa arto. Li verkas kronikon, kiu prezentas pecojn de la historio de Spirou en la samnoma gazeto. Fine li ricevas la Prix Ex-Libris 2010 en la kategorio de aŭdvidaj amaskomunikiloj.