Esperantista Brusela Grupo

Belga esperantgrupo, situanta en Bruxelles.
• Plennomo: Esperantista Brusela Grupo.
• Traduko: Association Bruxelloise d’Espéranto en franclingvo kaj Brusselse Vereniging van Esperanto en nederlandlingvo.


Fondita en 1907, la Esperantista Brusela Grupo havas iom malpli ol cent membrojn, kaj situas en urbo Etterbeek. Ĝi organizas ĉiusemajnajn kunvenojn kaj kursojn je du niveloj, por komencantoj kaj progresantoj, kun distra, informa aŭ kleriga enhavo. Dankʼal sia pozicio en la ĉefurbo de Belgio, ĝi klopodas kunhelpi en tutlandaj aranĝoj kaj en agadoj ĉe la eŭropaj institucioj.