LE PAIGE Constantin

Belga matematikisto el franclingva esprimo (Liège 1852 – 1929).
• Plennomo: Constantin (Marie) (Michel) (Hubert) (Jérôme) LE PAIGE.
• Prononco: [kõstɑ̃ʼtɛ̃ (ʼmari:) (miʼʃɛl) (*ʼybɛr) (ʒeʼro:m) ʼlǝ ʼpɛʒ].


Unue Constantin LE PAIGE sekvas siajn studadojn ĉe la Fondation François de Sclessin, poste ĉe lʼÉcole Moyenne de Spa kaj ĉe lʼAthénée Royal de Liège. Ankaŭ li diplomiĝas pri leteroj je la 11a de Septembro 1869. Intertempe, li ĉeestas la kursoj pri superaj matematikoj de la profesoro V. FALISSE. Dum la sekvanta jaro, li komencas la matematikojn ĉe lʼUniversité de Liège, kun la instruistoj Eugène Charles CATALAN (por matematika analizo) kaj François FOLIC (por la geometrio). Konsekvence, je la 28a de Julio 1875, li estas doktoro pri fiziko kaj matematiko.

Post siaj studadoj Constantin LE PAIGE mem iĝas instruiston ĉe lʼUniversité de Liège en 1882. Amatoro de astronomio kaj de matematika historio, li fariĝas direktoro de lʼObservatoire de Cointe en 1893. Dankʼal lia dinamika administrado oni denove faras tie regulajn observojn de la magneta kampo kaj de la steloj.

Fine, li estas nomumita rektoro (1894) kaj administrant-inspektisto (1905) ĉe lʼUniversité de Liège. Dum tiuj jaroj Constantin LE PAIGE laboras precipe por la teorio de algebraj formoj. Li tenas sian instruistan postenon ĝis lia emeritiĝo en 1922.

Constantin LE PAIGE estas membro ĉe la Société Royale des Sciences de Liège (1878), la Société Royale des Sciences de Bohême, lʼAcadémie Impériale Léopoldino Carolinienne des Curieux de la Nature à Halle (1883), la Société Mathématique dʼAmsterdam (1886), la Société Scientifique de Bruxelles, la Société Mathématique de France kaj la Société Mathématique de Praha. Samtempe li estas fremda korespondanto ĉe lʼAcadémie Pontificale des Nuovi Lincei (1881), lʼAcadémie Royale des Sciences de Lisbonne (1883) kaj lʼAcadémie Royale des Sciences et Belles-Lettres de Bruxelles (1885). Plie li ricevas la Prix Quinquennal des Sciences Physiques et Mathématiques por la periodo 1879-1883.

Tre agema en sia fako Constantin LE PAIGE studas la generadon de ebenaj kurboj. Li kunlaboras kun François FOLIE por memuaro pri la ebenaj kubformoj. Li eldonas diversajn laborojn pri la historio de matematiko, «Notes pour servir à lʼhistoire des mathématiques dans lʼancien Pays de Liège» (1890) kaj «Note sur l'origine de certains signes d'opérations». Li sciigas la korespondadon inter René DE SLUSE kaj la geometroj el lia tempo (1884). Ankoraŭ li estas la aŭtoro de kelkaj esploroj pri astronomio: «Détermination des coordonnées de lʼInstitut», «Réduction du lieu apparent», «Photographie de lʼAtmosphère», «Visées au bain de Mercure», ktp.