Sanctuary Wood Cemetery

Belga tombejo, situanta en Vlaanderen, provinco West Vlaanderen.
• Plennomo: Sanctuary Wood Cemetery.
• Prononco: [ʼsɛŋktjuǝri ʼwud ʼsemitri].
• Adreso: Canada Laan, 8902 Zillebeke.


La Sanctuary Wood Cemetery estas brita tombejo kun viktimoj de la Unua Mondmilito situanta en la vilaĝo Zillebeke. Ĝi estis desegnita de Sir Edwin LUTYENS kaj enhavas pli ol 1.990 tombojn sur areo de ĉirkaŭ 7.000 m². Plie ĝi estas subtenita de la komisiono Commonwealth War Graves.