Lilian

Belga princino el franclingva esprimo (London {GB} 1916 – Bruxelles 2002).
• Plennomo: (Mary) Lilian (Henriette) (Lucie) (Josephine) (Ghislaine) BAELS.
• Prononco: [(ʼmeri) liʼljan (*ɑ̃ʼriɛt) (ʼlysi:) (ʒɔzeʼfin) (giʼlɛ:n) ʼbɑ:ls].
• Titolo: Lilian DE RÉTHY en franclingvo, Lilian VAN RETIE en nederlandlingvo kaj Lilian VON RÉTHY en germanlingvo.


Sepa infanino de familio el altranga burĝeco, kiu rifuĝas en Anglio pro la Unua Mondmilito, Lilian BAELS naskiĝas en London. Komence ŝi ĉeestas en la École Primaire des Sœurs de Saint-Joseph kaj lʼInstitut des Dames du Sacré-Cœur en Oostende. Poste ŝi daŭrigas sian edukadon en Bruxelles. Ŝi finas siajn studadojn ĉe la Holy Child School en London. Ankaŭ ŝi flue parolas francan, nederlandan, anglan kaj germanan lingvojn.

Plie de studadoj, Lilian BAELS ofte partoprenas en sportoj, kiel ĉaso, golfo, naĝado kaj skiado. Sed, precipe, ŝi tre ŝatas belartojn kaj literaturon, kiel ŝia patro. Je la aĝo de 20, ŝi estas prezentita al la reĝo George V kaj al la reĝino Mary ĉe la Buckingham Palace.

En 1933, Lilian BAELS vidas sian estontecan edzon, la kronprinco Léopold III, por la unua fojo dum milita parado. En 1937, ŝi denove renkontas la reĝo Léopold III, nun vidvo, dum alia ceremonio. En 1939, ŝi revidas la reĝon Léopold III okaze de ĝardena festo organizita en honoro de la reĝino Wilhelmina DER NEDERLANDEN.

Poste, ŝi edziniĝas kun la reĝo Léopold III sekrete je la 11a de Septembro 1941 kaj oficiale je la 6a de Decembro 1941, eĉ se tiu unuiĝo ne havas la aprobon de la registaro. Anstataŭ la titolo de reĝino, kiun ŝi rifuzas, la reĝo donas al ŝi la neoficialan titolon de princino Lilian DE RÉTHY. Kune ili havas tri infanojn: Alexandre, Marie-Christine kaj Marie-Esmeralda. Tamen, se tiuj gefratoj ricevas la titolon de geprincoj el Belgio, ili ne eniras la ordon por la tronheredo. Malgraŭe, la polemiko kreskas en Belgio dum multnombraj jaroj, eĉ post la milito.

En Junio 1944, la reĝa familio estas forkondukita de la germanoj kaj estas liberigita unu jaron posten en Aŭstrio. La princino Lilian kaj la reĝo Léopold III ne rehejmiĝas en Belgio pro la enlanda agitado kaj restadas en Prégny en Svislando inter 1945 kaj 1950. Ili atendas la popularan konsultadon en 1950 antaŭ reveni al Bruxelles.

Post la abdiko de la reĝo Léopold III kaj dum la unua jardeko de la reĝado de la reĝo Baudouin I, la princino Lilian okupas la rolon de Unua Damo de Belgio kaj prizorgas la vivon de la kortego. Tamen ŝi neniam estis vere ŝatata de la belganoj. Eĉ se ŝi havas amikajn rilatojn kun siaj tri bogefiloj Joséphine-Charlotte, Baudouin kaj Albert.

En 1958, post la sukceso de operacio por sia filo Alexandre, Lilian kreas la Fondation Cardiologique Princesse Lilian, kiu celas donaci al infanoj la eblecon profiti de kuracadoj nur disponeblaj en Usono.

Laŭ decido de la belga registaro la princino Lilian kaj la reĝo Léopold III devas forlasi la Château de Laeken en 1959. Unu jaron poste, ili transloĝiĝas kun iliaj infanoj al la Domaine Royal dʼArgenteuil, restaŭrita de la belga ŝtato. Tie, la reĝa paro diskrete ricevas multnombrajn eminentulojn, kiel ambasadoroj, ministroj, sciencistoj, sportistoj, veteranoj, ktp.

Post la morto de sia edzo en 1983, ŝi publikigas liajn postmortajn memorojn, titolitaj «Pour lʼHistoire». Bedaŭrinde, ŝi mortas siavice je la 7a de Junio 2002 ĉe la Domaine Royal dʼArgenteuil. La princino Lilian estas entombigita en la reĝa kripto de lʼÉglise Notre-Dame de Laeken en Bruxelles, apud la reĝo Léopold III kaj la reĝino Astrid.