Station Lokeren

Belga stacidomo, situanta en Vlaanderen, provinco Oost Vlaanderen.
• Plennomo: Station Lokeren.
• Prononco: [ʼstasjɔn ʼlo:kǝrǝn].
• Adreso: Stationsplein 30, 9160 Lokeren.


La Station Lokeren estas fervoja stacidomo sur la linio 59, de Antwerpen al Gent-Dampoort, proksime de la urbocentro. La nuna konstruaĵo datiĝas nur de post la Dua Mondmilito kaj anstataŭigas alian stacidomon, kiu estis detruita. Ĝi enhavas centran parton kaj du flankaĵojn.