Ommegang

Belga procesio el brusela origino.
• Etimologio: de la latina amburbiumcircumambulatio, kiu signifas “ĉirkaŭpromeni”.
• Plennomo: Ommegang.
• Prononco: [ʼɔm,mǝgaŋg].


La termino Ommegang, el latina amburbiumcircumambulatio, signifas “ĉirkaŭpromeni” en malnova flandralingvo kaj koncernas la respektegon de la sanktuloj. Tamen, iompostiome, tia procesio prenas sekularan karakteron. Intertempe, la vorto difinas folklorajn irantarojn kaj paradmarŝojn, kiuj okazas precipe dum foiraj festoj.



Ommegang de Bruxelles

Origine, la Ommegang de Bruxelles estas kreita por memorfesti la translokigon en la urbo de la mirakla statuo Notre-Dame sur la Branche, kiu estas tiam adorita en la katedralo de Antwerpen kaj kiu estas malfrue nomita Notre Dame des Victoires du Sablon. Laŭgrade, tiu memorinda procesio perdas sian religian karakteron kaj fariĝas post la jarcentoj paradmarŝo, kies celo estas montri la riĉecon de la Bruselanoj. Historie, oni kutime datas sian aperon ĉirkaŭ 1348, kvankam ĝi malaperas dum la Franca Revolucio.

Okaze de la centjarfesto de Belgio en 1930, la klera folkloristo Albert MARINUS kaj kelkaj amatoroj de historio kiel la abato François-Henri DE SMET, profesoro ĉe la Lycée Royal, kun subteno de la urbestro Adolphe MAX, kunigas iliajn klopodojn por memorfesti tiun malnovan procesion de la Ommegang de Bruxelles.

Dankʼal la sukceso de tiu reprezentado, oni decidas ripeti ĝin dum la sekvantaj jaroj, kio estas do la origino de la nuna Ommegang de Bruxelles. Tamen, ili preferas ne revivigi la malnovan ĉirkaŭpromenadon, sed spektaklon en memoro de la luksega Ommegang donacita de la urbo al Charles Quint kaj sia filo Philippe II en 1549. La folkloristoj kaj historiistoj restarigis tiun eventon kiel teatra spektaklo kie la sociaj aktoroj estas reprezentitaj per figurantoj.

Nuntempe, la Ommegang de Bruxelles okazas dufoje en jaro, je la lasta mardo de junio kaj la unua ĵaŭdo de julio. Laŭ volo reveni al originoj, la irado de tiu tradicia procesio komencas sur la Place du Sablon ĉirkaŭ la preĝejo kaj finas en majesta spektaklo sur la Grand-Place. Kelkaj 1.400 figurantoj partoprenas en la festo, kies la stilzuloj, pluraj rajdistoj kun epokaj kostumoj kaj gigantoj (la arkanĝelo Saint-Michel, Sainte-Gudule aŭ la ĉevalo Bayard).

La procesio estas organizita de la Ommegang Oppidi Bruxellensis, asocio de la urbo Bruxelles. Ofte ĝi dungas volontulojn kies la akcesoraĵoj kaj la kostumoj estas konservitaj kaj staplitaj en diversaj lokoj de la urbo. Tiel estas la fama Ommegang de Bruxelles...



Ommegang van Mechelen

De antaŭ 1492, la Ommegang van Mechelen estas kultura kaj festa procesio de ĉaroj kaj gigantoj trairante la urbon, akompanitaj de la speciala melodio («Kere weer-om, Reuzeke, Reuzeke, Kere weer-om, Reuzegom»).

Do la Ommegang van Mechelen estas tre malnova festo, kiu estas celebrita post 25 jaroj, kaj kies lasta eldono okazis en 1988. Tre escepta Ommegang okazis en 2000 kiel procesioparto de la 500a datreveno de Charles Quint. Sed la Ommegang, aŭ elekto el ĝiaj elementoj, foje akompanas aliajn paradojn en la urbo.

La Ommegang van Mechelen vidas ĝian aŭtentikan kaj tradician karakteron rekonita de la UNESCO, kiu donas al ĝi la titolon de “Nemateria kaj Kultura Heredaĵo de la Homaro” (en la kategorio “Procesiaj Gigantoj kaj Drakoj el Belgio kaj Francio”).



Ommegang van Dendermonde

Ankaŭ, la Ommegang van Dendermonde estas tre malnova urbofesto, kiu estas celebrita post dek jaroj kaj kies lasta eldono okazis en 2010. Plie la precipa persono de la procesio estas la ĉevalo Bayard. Tiu ceremonio estas rekonita de la UNESCO kiel “Nemateria kaj Kultura Heredaĵo de la Homaro” (en la kategorio “Procesiaj Gigantoj kaj Drakoj el Belgio kaj Francio”).