RAMOS Mario

Belga ilustristo kaj verkisto el franclingva esprimo (Bruxelles 1958 – ? 2012).
• Plennomo: Mario RAMOS.
• Prononco: [ʼmarjɔ ʼramɔs].


Komence, Mario RAMOS estas belga ilustristo kaj verkisto por infanoj, kiu naskiĝis de Belga patrino kaj de Portugala patro. Dum sia junaĝo, li ĉiam desegnis kiel aliaj infanoj, simple li neniam ĉesis! Frue, li estas interesigita pri ĉio, kion oni povas transdoni per malgranda desegno...

Post studadoj pri grafika komunikado, Mario RAMOS – granda admiranto de la desegnoj de Tomi UNGERER kaj Saul STEINBERG – komencas sian karieron en 1983. Liaj debutoj estas sufiĉe malfacilaj, tamen li realigas multnombrajn afiŝojn, ilustraĵojn, karikaturojn, librojaketojn kaj reklamojn, samtempe li sukcesas transdoni kelkajn grandajn ideojn. Liaj du unuaj libroj «Contes et Récits» (1986) kaj «Zéro» (1987) estas publikigitaj ĉe malgranda eldonejo, kiu fine bankrotas.

Dum la jaroj 1990 Mario RAMOS deziras dediĉi sin ekskluzive al la infanaj libroj. Konsekvence, li komencas ilustrante la tekstojn de aliaj aŭtoroj: kiel en «Djabibi» (tekstoj de Rascal – 1992), «Orson» (tekstoj de Rascal – 1993) kaj «Le Dernier Voyage» (tekstoj de Andréa NÈVE – 1994), eldonitaj ĉe lʼÉcole des Loisirs. Kaj, lia unua propra libro «Le Monde à lʼenvers» estas publikigita en 1995 kaj pli ol dudek aliaj sekvos, kies la precipaj «Au lit, petit monstre!» (1996), «Je ne suis pas une souris» (2002), «La Princesse Grenouille» (2003), «Cʼest moi le plus beau» (2006), «Arrête de faire le singe!» (2010), ...

Inter la premioj, Mario RAMOS ricevas la Prix Québec-Wallonie-Bruxelles pri infana literaturo (2001) por la libro «Le roi est occupé», la Prix Bernard VERSELE (2003) por la libro «Cʼest moi le plus fort», denove la Prix Bernard VERSELE (2008) por du libroj «Un Monde de cochons» kaj «Loup, loup! Y es-tu?».



Ilustraĵoj
«Contes et Récits» (1986)
«Zéro» (1987)
«Djabibi» (1992)
«Orson» (1993)
«Novembre au printemps» (1994)
«Le Dernier Voyage» (1994)



Libroj
«Le Monde à lʼenvers» (1995)
«Au lit, petit monstre!» (1996)
«Le Petit Soldat qui cherchait la guerre» (1998)
«Le roi est occupé» (1998)
«Roméo et Juliette» (1999)
«Maman» (1999)
«Valentin la terreur» (2000)
«Nuno, le petit roi» (2000)
«Cʼest moi le plus fort» (2001)
«Un cadeau fabuleux» (2001)
«Je ne suis pas une souris» (2002)
«La Princesse Grenouille» (2003)
«Mon œil!» (2004)
«Un Monde de cochons» (2005)
«Tout en haut» (2005)
«Cʼest moi le plus beau» (2006)
«Loup, loup! Y es-tu?» (2006)
«Emily et Alligator» (2007)
«Le Roi, sa femme et le petit prince» (2008)
«Le Loup qui voulait être un mouton» (2008)
«Après le travail» (2009)
«Le Code de la route» (2010)
«Arrête de faire le singe!» (2010)
«La Peur du monstre» (2011)
«Le Plus Malin» (2011)
«Mon ballon» (2012)