tompuzo

Belga bakaĵo el flandra origino.
Vorto en uzo en la tuta Belgio.
• Plennomo: tompuzo.
• Traduko: tompouce en franclingvo kaj tompoes en nederlandlingvo.


La tompuzo estas tipa bakaĵo el la flandra kuirarto. Ĝi estas rektangula kaj konsistas en du tavoloj da foliigita pasto, kun krema farĉo interne kaj blanka glazuro sur la supro. Plie, la manĝado de tiu deserto postulas specialan teknikon, por ke la “konstruaĵo” ne disfalas sur la telero!