VAN BENEDEN Édouard

Belga embriologo kaj zoologo el franclingva esprimo (Leuven 1846 – Liège 1910).
• Parencaro: Pierre-Joseph VAN BENEDEN (patro).
• Plennomo: Édouard (Joseph) (Louis) (Marie) VAN BENEDEN.
• Prononco: [edwʼar (ʒɔʼzɛf) (ʼlui) (ʼmari:) ʼvan ʼbǝ,nedǝn].


Édouard VAN BENEDEN alportas fundamentan kontribuon je la kompreno de la meĥanismo de ĉeldivido kaj de la fekundigo de la ovo per la spermatozoo. Li do montras, ke la virga ovo estas vivanta ĉelo, sendependa de la patrina organismo kaj kapabla je multipliko per la fekundigo. Vere, lia influo estas konsiderinda en Liège, kie grava lernejo pri eksperimenta kaj kompara embriologio estas kreita kun lia helpo.

En la jaroj 1872 kaj 1873, li vojaĝas al Brazilo, komisiita de la belga registaro. Li estas tiam akompanita de Camille VAN VOLXEM kaj Walthère DE SELYS LONGCHAMPS. Kvankam ilia periplo kondukas ilin ĝis al Montevideo kaj Buenos Aires, ambaŭ akompanantoj estas agrable surprizitaj kiam Édouard VAN BENEDEN malkovras novan specon da delfeno, la Sotalia Brasiliensis.

Poste, Édouard VAN BENEDEN estas nomumita profesoro ĉe lʼUniversité de Liège en 1874. Li donas kursojn pri zoologio, komparaj anatomio kaj fiziologio, kaj fine embriologio. Li do fariĝas la digna posteulo de la germana Theodor SCHWANN en tiuj fakoj.

Dum 1883-1884, en memorinda studado de la Archives de Biologie, Édouard VAN BENEDEN malkovras la fenomenon de mejozo ĉe la reproduktaj ĉeloj de askaridoj (parazitaj vermoj en la intesto de la ĉevalo).

Plie, Édouard VAN BENEDEN klarigas, kune kun Walther FLEMMING kaj Eduard STRASBURGER, la fundamentaj faktoj de mitozo kie, en kontrasto kun la mejozo, estas kvalita kaj kvanta egaleco de kromosoma distribuo al filinaj ĉeloj.

De 1885 ĝis 1888, Édouard VAN BENEDEN konceptas, kun la arkitekto Lambert NOPPIUS, la planojn de la vasta Institut de Zoologie ĉe la Université de Liège, konstruita sur la dekstra bordo de la riverego Meuse, sur la Quai Édouard VAN BENEDEN.