Clock-O-Matic

Belga entrepreno el flandra origino.
• Plennomo: Clock-O-Matic.
• Prononco: [ʼklɔk - ʼɔ - ʼmɛtik].


Clock-O-Matic estas firmao kun nacia kaj internacia reputacio en fako de horloĝoj kaj sonoriloj por preĝejoj, publikaj kaj privataj konstruaĵoj. Ĝi intervenas en la aŭtomatigado, instalado, prizorgado, produktado, renovigado kaj servado de kompleksaj sistemoj. Tiu diverseco kaj fleksebleco en la laboro devenas de pli ol 50 jaroj da sperto.

En Belgio, Luksemburgio kaj Nederlando, centoj da konstruaĵoj kaj preĝejoj estas ekipitaj per tiaj precizaj radoaroj. Sed la fameco de Clock-O-Matic abunde transpasas la landlimojn de Eŭropo. Efektive horloĝoj kaj sonorilaroj estas ankaŭ instalitaj en Afriko, Azio kaj Usono.

Inter la multnombraj realigadoj de Clock-O-Matic estas: belfridoj (Brugge, Mons, Tournai), florhorloĝoj (Besançon, Oostende, Tenerife), katedraloj (Antwerpen, Bruxelles, Liège), oficejoj (London, Tokyo, Villena), moveblaj sonorilaroj (Mons, Praha), stacidomoj (Bruxelles, Renfe) kaj urbodomoj (Damme, Huy, Schelle).