De Grote Triomfante

Belga sonorilo, situanta en Vlaanderen, provinco Oost Vlaanderen.
• Plennomo: De Grote Triomfante.
• Prononco: [ʼdǝ ʼgrot ʼtriɔm,fant].
• Adreso: Emile Braun Plein, 9000 Gent.


De Grote Triomfante, erare nomita Klokke Roeland de la popolo, estas ĉefverko de Pierre HEMONY. Ĉi-tiu sonorilo estis fandita en 1660 kaj plenumis sian servon ĉe la belfrido ĝis 1914. De 1950 ĝi staras kiel monumento sur la Emile BRAUN Plein...