NOPPIUS Lambert

Belga arkitekto el franclingva esprimo (Liège 1827 – 1889).
• Parencaro: Léopold NOPPIUS (frato).
• Plennomo: Lambert NOPPIUS.
• Prononco: [lɑ̃ʼbɛr nɔʼpjys].

Lambert NOPPIUS estas la arkitekto de pluraj konstruaĵoj de la Université de Liège fine de la XIXa Jarcento: kies, la Observatoire de Cointe, la Institut dʼAnatomie, la Institut de Pharmacie ĉe la Jardin Botanique de Liège, la Institut de Zoologie kaj la Institut de Physiologie. Verdire, ĉiuj tiuj arkitekturoj estas pli famkonataj sub la nomo Instituts Louis TRASENSTER, en omaĝo al la rektoro de la epoko. Fine li venas post Jean-Charles DELSAUX por kunordigi la neogotikan okcidentan fasadon de la Palais des Princes-Évêques.