Onze Lieve Vrouw Boodschap Kapel

Belga kapelo, situanta en Vlaanderen, provinco Limburg.
• Plennomo: Onze Lieve Vrouw Boodschap Kapel.
• Prononco: [ʼɔnzǝ ʼli:vǝ ʼvrow ʼbod,sɣap ʼkapɛl].
• Adreso: Spalbeekstraat 67, 3510 Spalbeek.


Laŭ malnova legendo, tiu kapelo estis konstruita sur loko, kie Sankta Elizabeth VAN SPALBEEK vivis. Verdire, ĝia konstruo daŭris plurajn jarcentojn: inter la laborkomenco (1260), la mezparto (1320-1350) kaj la enirejo (1610-1650). Fine nova tureto estas konstruita en 1757...