Broeltorens

Belgaj turoj, situantaj en Vlaanderen, provinco West Vlaanderen.
• Plennomo: Broeltorens.
• Prononco: [ʼbru:l,to:rǝns].
• Adreso: Broel kaai, 8500 Kortrijk.


La mezepokaj Broeltorens estas restaĵoj de la malnovaj fortikaĵoj de la urbo. La sudturo «Speyetoren» (1385) estis parto de la remparoj de kastelo. La nordturo «Ingelborchtoren» (1413) estis konstruita por certigi rudimentan artileriodefendon.