CHARLIER Jean-Michel

Belga scenaristo el franclingva esprimo (Liège 1924 – Paris {FR} 1989).
• Plennomo: Jean-Michel CHARLIER.
• Prononco: [ʼʒɑ̃ - miʼʃɛl ʃarʼlje].


Jean-Michel CHARLIER estas unu el la plej famaj kaj fekundaj verkistoj pri bildrakonto el la franco-belga skolo. Talento kiel rakontanto, kapablo konstrui kompleksajn intrigojn, scio konstrui kanvasojn depende de la geopolitika kunteksto kaj de la militaj teknologioj faras de li unu el la patroj de la tekno-trilera ĝenro. Plie li estas unu el la fondintoj de la eŭropa revuo «Pilote».

En 1945 Jean-Michel CHARLIER eltrovas laboron kiel desegnisto en Bruxelles ĉe World Press, la sindikato de Georges TROISFONTAINES, kiu precipe agas por la revuo «Spirou». La sekvantan jaron li kreas kun Victor HUBINON la bildrakonton «LʼAgonie du Bismarck». En 1947, denove kune kun Victor HUBINON, li komencas la longdaŭran serion de bildrakontoj «Buck Danny». Post kelkaj jaroj, li ĉesas labori sur la desegnoj kaj koncentras sin nur sur la scenaroj, laŭ la konsilo de Jijé.

Nekapabla provizi sian propran porvivon skribante scenaroj, kiam Dupuis koncentras sin (preskaŭ) nur sur la revuo «Spirou» kaj malmultaj albumoj, Jean-Michel CHARLIER akiras licencon de piloto en 1949 kaj mallonge flugas por la belga kompanio Sabena.

Tamen Jean-Michel CHARLIER rapide revenas al bildrakonto. Tiam, la serioj kaj kunlaboradoj plioftiĝas: «Les Histoires vraies de l’Oncle Paul»,«Les Aventures de Jean Valhardi», «La Patrouille des Castors», «Kim Devil», «Marc Dacier», «Tiger Joe», «Chevalier Belloy», «Rosine», «Les Grands Noms de l’Histoire de France», ktp. Kun Victor HUBINON, li ankaŭ kreas biografiajn bildrakontojn, kiel «Mermoz, chevalier du ciel» kaj «Surcouf».

En 1956, grava kverelo okazas ĉe la World Press de Georges TROISFONTAINES, kiu kondukas al la eksigo de René GOSCINNY. Solidarece Jean-Michel CHARLIER kaj Uderzo ankaŭ forlasas la aferon. Tial, la tri aŭtoroj fondas la agentejon Edifrance, poste la revuojn «Pistolin» (1955) kaj «Pilote» (1959). Kiel ĉefredaktoro, li verkas du rakontojn por la unua numero, «Barbe-Rouge» kun Victor HUBINON kaj «Les Aventures de Tanguy et Laverdure» kun Uderzo. Fine estas publikigitaj «Jacques Le Gall» kaj «Guy Lebleu».

En 1963, Jean-Michel CHARLIER vizitas Usonon kaj ĝia okcidenta parto, kiu inspiras lin krei la aventuran bildrakonton «Fort Navajo» por la revuo «Pilote». Li elektas kiel artisto Jean GIRAUD, tiam komerca ilustristo, kiu mallonge laboris kun Jijé. Baldaŭ, la serio estas renomita «Blueberry», laŭ ĝia ĉefa kaj populara persono.

En 1972 malakordo inter la kunlaborantoj ĉe «Pilote» invitas Jean-Michel CHARLIER forlasi sian eldonan pozicion kaj labori por la franca televido ĝis 1976. Li estas amatoro pri historio kaj reportaĵo, kio kondukas lin krei kelkajn dokumentfilmojn, kies la famkonataj «Dossiers Noirs» sur FR3). Dum du jaroj li ankaŭ laboras kiel ĉefredaktoro por la revuo «Tintin».