DE SAEDELEER Rik

Belga futbalisto kaj komentisto (Mechelen 1924 – Knokke 2013).
• Plennomo: Rik DE SAEDELEER.
• Prononco: [ʼrik ʼdǝ ʼsɑdǝle:r].


Inter 1939 kaj 1954 Rik DE SAEDELEER ludas en la teamo Racing Mechelen. Jam je la 15a jaraĝo, li revas pri sia unua maĉo en la derbio, sed la komenco de la Dua Mondmilito interrompas sian vervon. La plej bona klasado kiun li akiras dum tiuj jaroj estas la dua rango de la belga ĉampionado en 1952.

Kiel futbalisto Rik DE SAEDELEER estas atakanto. Vere li estas bonega ludanto el la Racing Mechelen sed, kontraŭe al siaj aliaj kamaradoj, li neniam batalas en oficiala maĉo kun la Belga Nacia Teamo. Nur, la 1a de Marto 1949, li partoprenas en amika maĉo kontraŭ London.

Post sia emeritiĝo kiel ludanto, Rik DE SAEDELEER deziras esti trejnisto pri futbalo, sed anstataŭ li fariĝas kolumnisto ĉe la ĵurnalo Het Laatste Nieuws. En 1958, li estas nomumita de sia kamarado Remy VAN DE KERCKHOVE, por anstataŭi lin kiel raportisto ĉe la NIR (poste la VRT). Tiamaniere, ke li estas la plej bona kaj konata komentisto, informante pri pluraj Mondaj Pokaloj.

Post la Monda Pokalo de 1998 Rik DE SAEDELEER definitive emeritiĝas. En 2008 li ricevas la premion Vlaamse Televisie Carrière Ster de la Vlaamse Televisie Academie. Bedaŭrinde, li mortas post longa malsano je la 3a de Marto 2013 ĉe la hospitalo en Knokke.