HAAZEN Jo

Belga esperantisto kaj sonorilaristo (Antwerpen 1944).
• Plennomo: Jo HAAZEN.
• Prononco: [ʼʒo *ʼɑzǝn].


Tutmonde fama muzikisto, Jo HAAZEN komence studas ĉe la Koninklijk Muziek Conservatorium Antwerpen en sia naskiĝurbo kaj ĉe la Koninklijke Beiaardschool Jef DENYN en Mechelen, por fine disvolviĝi kiel unu el la plej bonaj sonorilaristoj de sia generacio.

Depost jaro 1965, Jo HAAZEN funde renovigas la kariljonarton en Flandrio kaj estas konsiderata kiel eminenta fakulo, kiu ankaŭ estas la unua laŭreato de la 8a, 9a kaj 10a Internationaal Beiaardconcours van het Holland-Festival en Hilversum (1966-1968). Li estas sonorilaristo de 1968 ĝis 1981 en Antwerpen, kie li instruas muzikan edukadon kaj estetikon ĉe la VAN CELST Instituut. Liaj legendaj sonorilarkoncertoj el la turo de la Onze Lieve Vrouw Kathedraal en Antwerpen altiras milojn da aŭskultantoj.

Intertempe, kiel fervora esperantisto, Jo HAAZEN instruas la internacian lingvon en la Antverpenaj Municipaj Lingvokursoj, kadre de la programo por socia promocio. Plie, de 1970 ĝis 1975, li estas prezidanto de la Reĝa Antverpena Esperantosocieto “La Verda Stelo”. De tempo al tempo li ankaŭ proponas altkvalitajn prelegojn.

Inter 1981 kaj 2010 Jo HAAZEN estas la direktoro de la mondfama Koninklijke Beiaardschool Jef DENYN kaj sonorilaristo en la urbo Mechelen, post la emeritiĝo de sia antaŭulo Piet VAN DEN BROEK.

Agema kaj scivolema pri ĉio Jo HAAZEN lernas desegnadon ĉe la Koninklijke Academie voor Schone Kunsten en Antwerpen kaj ĉe la Teken Academie en Sint-Niklaas. Li okupiĝas pri arĥeologio kaj engaĝiĝas en la historiaj elfosadoj en Hannekeswerve (1964). Ankoraŭ li estas komisiita de la Antwerps Provincie Bestuur por partopreni en la kopio de mezepokaj freskoj dum la historiaj elfosadoj ĉe la Onze Lieve Vrouw Kathedraal en Antwerpen (1973). Nelacigebla, li studas plurajn esoterajn sciencojn, sed ankaŭ la hindan dancarton Bharata Natyam ĉe la dancstudio “D’Oude Kapel” de Jetty ROELS en Gent. Poste, li fondas la skolon Zonneschool, plurisman societon akcelantan individuan kaj socian konsciiĝon. Samtempe li eldonas aron da eseoj kaj publikaĵojn pri filozofio kaj kampanologio, realigas plurajn kompaktdiskojn kaj verkas sonorilaran instrumetodon en kvin volumoj.

Dum sia kariero Jo HAAZEN koncertas en multnombraj landoj. Li promocias la kariljonarton en Japanio kaj Rusio, kie li estas nomumita en 2003 kiel sonorilaristo ĉe la Peter and Paul Cathedral de Saint-Petersburg. Depost 2006 li estas profesoro en la Fakultato pri Arto (departemento kariljona, klavicena kaj orgena) ĉe la Saint-Petersburg State University kaj gastdocento en la Faculteit voor Vergelijkende Godsdienst Wetenschappen en Antwerpen.

Inter multnombraj premioj, Jo HAAZEN ricevas la Honors of Music de la University of California en Berkeley (1980), la Burgerlijke Medaille Eerste Klasse de la Belga Ministerio pri Internaj Aferoj (1995) kaj fariĝas Honora Eŭropa Senatano Pro Pace et Unitate, e meritu et honoris causa (2000). En 2004 li ricevas honorigan diplomon de la urbo Saint-Petersburg kaj la rusa prezidanto Vladimir PUTIN honoras lin per la Ordeno de la Amikeco por lia “unika kontribuo al la revivigo de la muziktradicioj en la Petropavlovskaya Krepost, siatempe kreitaj fare de la imperiestro Pyotr I Alexeyevich”. En 2005 la European Merit Foundation transdonas al li la Arĝentan Medalon ”por liaj gravaj agadoj favore de Eŭropo” en Luksemburgio. En 2009 la antverpena guberniestro honorigas lin per la Christophe PLANTIN Prijs, alta ordeno altribuata al personoj kiuj eksterordinare kontribuas al la disfamigo de Belgio tra la mondo. En 2012 li estas honorigita per ora distingo pro sia rimarkinda kariero, de Klassiek Centraal, belga retĵurnalo por klasikaj muzikŝatantoj. En 2012 la reĝo Albert II distingas lin Commandeur in de Kroonorde.