POSNO Marc

Belga anoncisto el franclingva esprimo (? 1969 – ? 1998).
• Plennomo: Marc POSNO.
• Prononco: [ʼmark pɔsʼnɔ].


En 1989, Marc POSNO komencas sian karieron ĉe RTL-TVi, kiel anoncisto por la ĉevalvetkuro kaj la vetero dum la semajnfino. Poste, li prezentas elsendojn, kiel «Élection de Miss Belgique» aŭ «Martini Ciné Première» kun Michèle ETZEL. Ankaŭ li iom laboras ĉe la radio Bel RTL.

En 1992, Marc POSNO forlasas la belgan kanalon por provi sian ŝancon en Paris. De tiam li laboras ĉe La Cinquième, kie li prezentas la ludon «Ça déméninge» produktita de Philippe ALFONSI. Sed, nur iom da tempo poste, li rehejmiĝas al sia denaska Belgio kaj kunlaboras kun Philippe SOREIL por la elsendo «Les Invicibles» sur RTL-TVi.

Fine, Marc POSNO forlasas la kanalon RTL-TVi kaj iras ĉe la konkurenco, kie li fariĝas la unua anoncisto de la ludo «Bingovision» ekde marto 1997 kun Armelle sur la RTBF, ĝis kiam liaj sanproblemoj tenas lin for de la anteno.

Bedaŭrinde, la kariero de Marc POSNO subite ĉesas, kiam li suferas pro malofta korviruso kaj estas enhospitaligita ĉe la Cliniques Universitaires Saint-Luc en Woluwe-Saint-Lambert. Lia serioza malsano postulas daŭran resaniĝadon kiu, depost la fino de la jaro 1997, estas interrompita de pli kaj pli gravaj recidivoj. La lasta estas fatala por lia koro...