SEVER Zeynep

Belgo-turka modelino el franclingva esprimo (İstanbul {TR} 1989).
• Plennomo: Zeynep (KÜBRA) SEVER.
• Prononco: [ʼzenɛp (ʼkubra) ʼsevɛr].


Unue Zeynep SEVER naskiĝas en Turkio kaj elmigras al Belgio kun sia familio je la 12a jaraĝo. Konsekvence, ŝi havas duoblan naciecon: belga kaj turka. Plie, ŝi loĝas en la Région de Bruxelles-Capitale, kie ŝi lernas sekretariecon kaj turismon.

Kelkajn jarojn antaŭ la konkurso Miss Belgium, Zeynep SEVER jam estas bela kaj juna kandidatino por sia denaska lando en la konkurso Miss Turkey, kie ŝi finas je honorinda rango sed tamen ne estas elektita.

Du jarojn poste, Zeynep SEVER decidas provi sian ŝancon en la konkurso Miss Brussels kaj facile gajnas la titolon, antaŭ Larissa VASTAPANE, filino de la samnoma belga barono kaj riĉa entreprenisto.

Je la 23a de Decembro 2008, Zeynep SEVER estas kronita Miss Belgium 2009 en la stadiono Spiroudôme de Charleroi okaze de longdaŭra vesperfesto, dum kiu ŝi fine postvenas la ĉarman Alizée POULICEK.

Kelkajn monatojn poste, Zeynep SEVER aviadilas al Paradise Island en la Bahamoj por partopreni en la konkurso Miss Universe 2009. Tie la belga kandidatino estas ankoraŭ unu el la favoratinoj kaj atingas la 12an rangon. Do, ŝi estis inter la 15 duonfinalistinoj, kiuj ricevas la permeson paradi kun bikino.

Koncernante la konkurso Miss World 2009, Zeynep SEVER ne atingas la duonfinalojn, eĉ se ŝi estas unu el favoratinoj. Cetere ŝi montras sian profundan seniluziiĝon al la gazetaro. Laŭ ŝiaj deklaracioj la organizantoj ankaŭ rifuzas al la ĵurnalistoj intervjui ŝin...

Fine je la 21a de Septembro 2010, Zeynep SEVER edziniĝas kun Volkan DEMIREL – golejisto de la futbalteamo Fenerbahçe – en İstanbul antaŭ 650 personoj, kies la direktorino de la konkurso Miss Belgium kaj Tatiana SILVA BRAGA TAVARES (Miss Belgium 2005) interalie.