SWINGS Pol

Belga astrofísikisto kaj spektroskopiisto (Ransart 1906 – Esneux 1983).
• Plennomo: Pol(idore) (Ferdinand) (Félix) SWINGS.
• Prononco: [ʼpɔl(idɔr) fɛrdiʼnɑ̃ feʼliks ʼswiŋgs].


Naskiĝita en modesta familio de provinco Hainaut, la granda inteligenteco de Pol SWINGS estas rimarkita jam ĉe la unuagrada lernejo, kaj siaj gepatroj sin foroferas por sendi lin al lʼAthénée de Charleroi en 1917. Tie, li ricevas plurajn distingojn pri eminenteco, sed la premio Astronomie Populaire de Camille FLAMMARION definitive influas sian estontecan karieron. Tiam li eniras la Université de Liège en 1923, kie li fariĝas Doktoro pri Fiziko kaj Matematiko (1927) post tezo titolita «Les essais de correction de la loi de Newton et les orbites à périhélie mouvant» kaj Doktoro pri Specialaj Fizikaj Sciencoj (1931).

Poste Pol SWINGS havas brilan akademian karieron ĉe la Université de Liège, kie li okupas postenon de profesoro ĝis sia emeritiĝo en 1976, sed li estas ankaŭ profesoro ĉe la University of Chicago (1939-1943), ĉe la California Institute of Technology (1951) kaj ĉe la University of California en Berkeley (1952 kaj 1967) kaj interŝanĝa profesoro en Francio, Italio, Nederlando, Norvegio, Pollando, interalie.

Intertempe Pol SWINGS estas prezidanto de la International Astronomical Union de 1964 ĝis 1967. Liaj laboroj koncernas la astrofizikon, la matematikan astronomion, la spektroskopion, la spektroskopion aplikita al la industrio, la optikon kaj la spacan fizikon. Dum liaj studadoj pri la kometaraj atmosferoj li malkovras la SWINGS Bands (eligadaj linioj rezultantaj de la ĉeesto de iaj atomoj da karbono) kaj la SWINGS Effects (fluoresko rezultanta de suna radiado). Entute, li eldonas ĉirkaŭ 350 biletojn, esplorartikolojn kaj librojn pri tiuj fakoj. Fine, li ricevas la Prix FRANCQUI (1947), fariĝas Honora Doktoro de lʼUniversité dʼAix-Marseille (1958) kaj de lʼUniversité de Bordeaux (1963).