WALTHÉRY François

Belga ilustristo kaj scenaristo el franclingva esprimo (Argenteau 1946).
• Plennomo: François WALTHÉRY.
• Prononco: [frɑ̃ʼswa walteʼri].


La bela regiono, en kiu François WALTHÉRY naskiĝis, ĉiam profunde ĉeestas en lia ĉiutaga vivo kaj en liaj artaĵoj. Lia laborista patro, kiu jam havas doton por la desegno, transdonas ĝin al sia filo. Cetere, lia pasio por la bildrakonto ankaŭ devenas de kiam li malkovras la ilustritajn albumojn dum la jaroj 1950 kaj 1960, kiel «Félix» de Maurice TILLIEUX kaj «Jehan Pistolet» de Albert UDERZO kaj René GOSCINNY.

La kariero de François WALTHÉRY kiel desegnisto estas ligita al tiuj de Mittéï kaj de Peyo. Efektive Mittéï kuraĝigas lin por persisti en tiu fako, por viziti la kursojn de la Institut Saint-Luc de Liège kaj por ilustri la serion «Pipo», publikigita en la revuo Junior (1962). Poste, li estas dungita kiel asistanto ĉe la studio de Peyo, por kiu li desegnas dekoraciojn por la «Schtroumpfonie en ut», reprenas la seriojn «Jacky et Célestin» (1963-1964) kaj «Benoît Brisefer» (1964-1972).

Fine, François WALTHÉRY opinias ke la alproksimiĝo de la profesio restas tre malprofunda dum la kursoj tiamaniere, ke oni lernas nur en la laboro. Tio ankaŭ estas ŝanco por la juna desegnisto jam almeti en siaj desegnoj memportretojn kaj karikaturojn de sia patrono Mittéï. Vere, tio estas ĉevaleto, kiu lin ne forlasos.

Fine de 1964, li faras sian militservon en Germanio, proksime de Köln. Tie, François WALTHÉRY daŭrigas la desegnon, plenumante grafikajn verkojn de milita intereso. Ankaŭ, li konatiĝas kun Étienne BORGERS, kiu skribos kelkajn scenarojn por «Natacha».

Je la 26a de Februaro 1970, por «Le Journal de Spirou», li kreas kun Gos kaj Yvan DELPORTE lian faman serion «Natacha». Ŝia aparta laboro, stevardino, permesas al ŝi vojaĝi tra la mondo kaj travivi multnombrajn aventurojn. Plie, ŝi estas la virina persono, kiu mankas en la revuo.

En 1972, post la morto de sia patro, li forlasas la studion de Peyo kaj kreas novan serion «Le Vieux Bleu», kun scenaro de Raoul CAUVIN. Ĝi do prezentas, en 45 paĝoj dispartigitaj dum 5 jaroj, aŭtobiografiajn elementojn de François WALTHÉRY kaj dekoraciojn de lia ĉiutaga medio. Dume, li daŭre kontribuas al «Le Journal de Spirou», publikigante mallongajn rakontojn aŭ jaketojn por la specialaj numeroj.

En 1988, François WALTHÉRY kunlaboras kun Marsu Productions, kie li nun publikigas sian heroinon «Natacha». Kreita en 1975, okaze de speciala numero de «Le Journal de Spirou», la serio «Le p'tit bout d'chique» ankaŭ spertas duan vivon ĉe tiu eldonisto. Poste, li transdonas tiun malgrandan personon al Mittéï, por mallongaj rakontoj kolektitaj en kvar albumoj...

Bedaŭrante la fakton ke ĉiu laboras en sia hejmo, li decidas helpi desegnistoj kiel Casten, Georges VAN LINTHOUTDragan DE LAZARE. En 1993, li kreas la personon «Rubine», rezultato de projekto kun Mythic. Sed, François WALTHÉRY ankaŭ desegnas multnombrajn bildkartojn, ilustraĵojn kaj serigrafiojn kun ĉarmaj virinoj, kiuj similas al lia fetiĉa persono «Natacha».