APPELMANS Sabine

Belga tenisistino el nederlandlingva esprimo (Aalst 1972).
• Plennomo: Sabine APPELMANS.
• Prononco: [ʼsabin ʼapǝl,mans].


Sabine APPELMANS komencas sian “karieron” ĉe la najbara tenisludejo je 7 jaraĝo. Ŝia unua trejnisto, Fred DEBRUYN, rapide komprenas ke ŝi estas sufiĉe talenta. Plie, kvankam ŝi estas dekstrulino, ŝi kutime uzas la maldekstran manon...

Dum la fruaj jaroj 1990, kun Dominique MONAMI, ŝi estas unu el la plej bonaj ludantinoj de sia lando. Sabine APPELMANS fariĝas profesia tenisistino en 1988 kaj gajnas sian unuan titolon kontraŭ Chanda RUBIN en Phoenix dum 1991. De 1989 ĝis 1998 ŝi estas en la belga teamo Fed Cup. Ŝi ankaŭ partoprenas en la Olimpiaj Ludoj en Barcelona (1992) kaj en Atlanta (1996). Inter la rekompencoj ŝi estas elektita Sportive Belge de lʼAnnée (1990 kaj 1991).

En Grand Slam, Sabine APPELMANS realigas sian plej bonan sportrezultaton dum la Australian Open kun kvaronfinalo en 1997, ankaŭ atingante almenaŭ unufoje la okonfinalon en ĉiu el la tri aliaj precipaj turniroj.

Dum sia kariero Sabine APPELMANS gajnas sep titolojn en unuopa ludo kaj kvar titolojn en duopa ludo kun la WTA turneo. Ŝi ankaŭ atingas la duonfinalon de Wimbledon en duopa ludo. Ŝia plej bona monda rango estas 16a en unuopa ludo kaj 21a en duopa ludo.

Post sia kariero, Sabine APPELMANS provas la profesion de televida anoncistino, sed ne sukcesis. Tamen, ŝi estas aktiva kiel teniskomentistino ĉe la Vlaamse Radio en Televisie (VRT), ofte aperante en amuzaj programoj. Dume, inter la jaroj 2007 kaj 2011, ŝi estras la belgan teamon Fed Cup.