CLAERBOUT David

Belga fotografisto kaj videografisto (Kortrijk 1969).
• Plennomo: David CLAERBOUT.
• Prononco: [ʼdavid ʼklɑ:r,bɔwt].


Unue, inter 1992 kaj 1995, David CLAERBOUT studas ĉe la Nationaal Hoger Instituut voor Schone Kunsten en Antwerpen. Poste, inter 2002 kaj 2003, li sekvas la universitatan programon DAAD (tio estas Deutscher Akademischer Austausch Dienst) en Berlin. Fine, li definitive rehejmiĝas al Belgio sed tamen ofte iras al Amsterdam, kie li instruas ĉe la Rijksakademie van Beeldende Kunsten.

Se David CLAERBOUT studas kiel pentristo, kun la tempo, li estas pli kaj pli interesita per la esploroj en la naturo de fotografio kaj en la mova aŭ senmova bildo. Cetere, ekde 1997, li strebas kombini fotografiojn kaj videojn en sia belarta klopodo. Tre atentema pri la formala konsisto de siaj verkoj, li ankaŭ zorgas pri la rilato je la lumo kaj disvolvas pripenson je la rigardo kaj la vidpunkto.