Joséphine-Charlotte

Belga princino el franclingva esprimo (Bruxelles 1927 – Fischbach {LU} 2005).
• Parencaro: Astrid (patrino) kaj Léopold III (patro).
• Plennomo: Joséphine Charlotte (Ingeborg) (Élisabeth) (Marie) (José) (Marguerite) (Astrid) (DE) (SAXE-COBOURG-GOTHA).
• Prononco: [ʒɔzeʼfin ʃarʼlɔt (ʼingǝbɔrg) (elizaʼbɛt) (ʼmari:) (ʒoʼze) (margǝʼrit) (asʼtrid) (dǝ) (ʼsaks - kɔʼbur - gɔʼta)].
• Titolo: Joséphine-Charlotte DE BELGIQUE en franclingvo, Josephine-Charlotte VAN BELGIË en nederlandlingvo kaj Joséphine-Charlotte VON BELGIEN en germanlingvo.


Ŝi estas la unua filino de la reĝo Léopold III kaj de lia unua edzino Astrid. Plie, Joséphine-Charlotte estas la fratino de la reĝoj Baudouin kaj Albert II. Ŝi ankaŭ estas la duonfratino de Alexandre, Marie-Christine kaj Marie-Esméralda.

Kvankam, eĉ se ŝi estas la plej maljuna infanino de la reĝo Léopold III, Joséphine-Charlotte ne povis supreniri la tronon de Belgio. Efektive, ĝis 1991, la salfranka leĝo rezervis tiun funkcion al virseksaj posteuloj. Post tiu jaro, la registaro ŝanĝis la leĝon, kiu validas por la posteuloj de la reĝo Albert II kaj de la reĝino Paola.

La juna princino Joséphine-Charlotte pasigas feliĉan infanaĝon ĉe la Château du Stuyvenberg en la ĉirkaŭurbo de Bruxelles, kun siaj fratoj kaj gepatroj. Bedaŭrinde, en 1935, ŝia patrino Astrid mortas dum akcidento en Küssnacht am Rigi en Svislando. De tiam, ŝi ĉeestas lernejo ĉe la Palais Royal, kie malgranda klasĉambro estis organizita.

Fine de la jaro 1940, Joséphine-Charlotte unue eniras en internulejo kaj poste daŭrigas sian edukadon kun siaj propraj privataj instruistoj. En 1944, la germanoj forkondukas la reĝon Léopold III, lian duan edzinon Lilian kaj iliajn kvar infanojn (Joséphine-Charlotte, Baudouin, Albert kaj Alexandre) en Germanio kaj en Aŭstrio, kie ili estas liberigitaj en majo 1945. Pro la afero “Question Royale”, la reĝa familio transloĝiĝas en Svislando, kie Joséphine-Charlotte daŭrigas sian instruadon ĉe lʼÉcole Supérieure des Jeunes Filles en Genève.

En 1949, la princino Joséphine-Charlotte oficiale rehejmiĝas en Belgio, kie ŝi ricevas triumfan akcepton kaj vizitas la tombon de ŝia patrino Astrid en la reĝa kripto de lʼÉglise Notre-Dame de Laeken en Bruxelles.

Intertempe, kiel Joséphine-Charlotte povas nur edziĝi kun membro de reĝa familio, ŝi elektas Luksemburgio. Je la 9a de Aprilo 1953, ŝi edziniĝas kun la princo Jean, tiam estonta grandduko de Luksemburgio. Rapide ŝi havas kvin infanojn: Marie-Astrid (1954), Henri (1955), Jean (1957), Margaretha (1957) kaj Guillaume (1963).

Konsekvence, dum la jaroj inter 1964 kaj 2000, ŝi fariĝas granddukino Joséphine-Charlotte kaj plenigas kun digneco, diskreteco kaj eleganteco sian rolon de suverenino de Luksemburgio, kun la helpo de sia kara edzo.

La lastaj jaroj estas malfacilaj por Joséphine-Charlotte. En septembro 2000, ŝia plej juna filo Guillaume restas en komato dum kelkaj tagoj, post akcidento en Francio. En 2003, la kortego anoncas ŝian kanceron kaj la nuligon de la oficialaj ceremonioj, okaze de ŝia ora jubileo de edziniĝo.

Je la 10a de Januaro 2005, Joséphine-Charlotte mortas ĉe la Schloss Fischbach, kie ŝi transloĝiĝis kun sia edzo post lia abdiko. Ŝia funebra ceremonio okazas ĉe la Kathedrale Unserer Lieben Frau von Luxemburg. Fine la urno kun ŝiaj cindroj estas en la kripto de la grandduka familio.