Nationale Plantentuin van België

Belga botanikoĝardeno, situanta en Vlaams Brabant.
• Plennomo: Nationale Plantentuin van België.
• Prononco: [ʼnasjɔnɑlǝ ʼplantǝn,tœjn ʼvan ʼbɛlɣjǝ].
• Traduko: Jardin Botanique National de Belgique en franclingvo.


La Nationale Plantentuin van België, situanta en la urbo Meise, estas unu el la plej grandaj botanikoĝardenoj en la mondo. Sed, la nuna ĝardeno estas kreita en 1958, post transloĝiĝo ekster la centron de Bruxelles. Ĝi estas gastigita en la bieno de la Kasteel van Bouchout sur aero de 92 hektaroj.

Ankaŭ, la Nationale Plantentuin van België enhavas du esploradaj departementoj por la sciencistoj, herbario kun ĉirkaŭ 3 milionoj da specimenoj, biblioteko kun ĉirkaŭ 60.000 botanikaj verkoj kaj 10.000 specialigitaj revuoj, vasta kolekto da vivantaj plantoj kun 18.000 diferencaj specoj kaj varioj.

La mediteraneaj kaj tropikaj plantoj de la Nationale Plantentuin van België, tiel kiel ĉiuj la specoj timante la froston, estas gastigitaj en kompleto da vitrodomoj. Tiel, 13 grandaj vitrodomoj kaj 22 malgrandaj vitrodomoj formas vitran komplekson, sur aero de 1 hektaro. Dum ilia alteco varias inter 8 kaj 16 metroj.