Tatayet

Belga marioneto el franclingva esprimo (1975).
• Plennomo: Tatayet.
• Prononco: [tataʼjɛ].


Oni temas pri pluŝa marioneto animita de la belga ventroparolanto Michel DEJENEFFE. Laŭdire Tatayet naskiĝis je la 15a de Decembro 1975. La skeĉoj prenas la formon de dialogo inter la marionetisto kaj sia marioneto.

Hodiaŭ Tatayet estas unu el la plej famaj marionetoj en la franclingva mondo. Cetere, oni ne plu nombras la televidaĵojn, kiuj faras de tiu harbulo veran stelulon. Dum la jaroj 1980 la RTBF ankaŭ programas la popularan elsendon «Tatayet Show».

Fine Tatayet estas la precipa persono de du bildrakontoj kaj registras plurajn diskojn. En decembro 2012, ĝi eldonas libron, Le journal de Tatayet. Tio estas okazo por la neforgesebla marioneto rakonti sian senkomparan iradon en la amuzindustrio.



Diskaro
Cʼétait moi
Dégueulasse
Les Gazettes
Jʼaimerais bien que quelquʼun
Le Kitching
Quʼest-ce qui se passe?
Le Tempo
Jʼai le Ogereauʼs style, babe
Tous au cimetière
Carole

Bildrakontaro
Cʼest pas moi cʼest lui (aprilo 1990)
Cʼest pas lui cʼest moi (novembro 1990)

Libraro
Le journal de Tatayet (2012)