Aéroport de Charleroi Bruxelles-Sud

Belga flughaveno, situanta en Wallonie.
• Plennomo: Aéroport de Charleroi Bruxelles-Sud.
• Prononco: [aerɔʼpɔr ʼdǝ ʃarlǝʼrwa bryʼsɛl - ʼsy:d].


Unue, lʼAéroport de Charleroi Bruxelles-Sud (aŭ Brussels South Charleroi Airport) situas en la norda parto de la distrikto Charleroi, en la urbo de Gosselies. Ĝi estas la dua belga flughaveno kaj la unua valona flughaveno koncernante la trafiko. Tiu flughaveno transportis pli ol 6 milionoj da pasaĝeroj en 2012...

La unuaj aktivecoj en Gosselies datiĝas de 1919 kun aeronaŭtikaj lernejo kaj bontenado. Poste, la Fairey Aviation Company instaliĝas en 1931 sur la situo, kiun estas tiam konata sub la nomo de Mont des Bergers. LʼAéroport de Charleroi fariĝas publika flugkampo post la Dua Mondmilito, sed estas precipe la laboro pri aeronaŭtikaj konstruaĵoj, kiu generas ĝian ekflugon kun la instalado de la SABCA en 1954 kaj de la Sonaca en 1978 (jam anstataŭante Fairey Aviation Company).

Dum la jaroj 1970 okazas la inaŭguro de la aviada linio Liège-Charleroi-London de la belga flugkompanio Sabena. Sed, la eksperimento estas baldaŭ forlasita pro malbonaj rezultatoj, lasante lʼAéroport de Charleroi preskaŭ sen trafiko. De tiam, la flughaveno estas uzata por privataj aŭ trejnataj flugoj, kelkfoje por flugoj al feriaj destinoj en la Mediteraneo.

Nur estas fine de la jaroj 1990, ke la aferoj de lʼAéroport de Charleroi Bruxelles-Sud bone kreskas kun la nova administrada kaj komerca kompanio BSCA (Brussels South Charleroi Airport) kaj kun la alveno de la malmultekosta flugkompanio Ryanair en 1997, kiu decidas malfermi sian unuan kontinentan bazon dum aprilo 2001.