Paco kaj Justeco

Belga esperantgrupo, situanta en Vlaanderen.
• Plennomo: Paco kaj Justeco.


Paco kaj Justeco estas, apud la Bruĝa Grupo Esperantista, unu el la du esperantaj asocioj en urbo Brugge. En 1937, la Vlaamse Toeristen Bond planas Esperantokurson por la junuloj, kion permesas la kreadon de la grupo kaj la aliĝon al la Flandra Esperanto-Ligo. Jam en 1938 la grupo organizas la ĉiujaran kongreson...

Dum 1940, la unuan jaron de la Dua Mondmilito, la grupo rajtas organizi kurson, sed la postan jaron, pro la aperigo de regularo pri junularaj grupoj, la ĵusa Esperantgrupo devas malaperi. Oficiale oni rezignas, kaŝe oni daŭrigas la laborojn kaj sekrete oni eldonas revuon! Plie, la grupo nomiĝas Paco kaj Justeco, kio estas ne nur nomo, sed ankaŭ programo, kiu bone kongruas kun la ideologio de la Esperantmovado.

Kompreneble granda aktiveco eblas nur post la Dua Mondmilito. Tiam, la grupo Paco kaj Justeco havas kursojn, laborkunvenojn kaj prezentadojn en pluraj kongresoj, interalie en Antwerpen, Gent, Hilversum, Liège kaj Rotterdam. Unu el la faktoroj, kiu kontribuas al la kunrestado de la membroj, estas la nombro de geedziĝoj ene de la grupo.